Saltu al enhavo

Frei Caneca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frei Caneca
(1779-1825)
La ekzekutado de la Frato Kaneka, pentraĵo de pt:Murillo La Greca.
La ekzekutado de la Frato Kaneka, pentraĵo de pt:Murillo La Greca.
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1779
en Recife, Kapitanlando de Pernambuko
Morto 13-an de januaro 1825
en Recife, Provinco de Pernambuko
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo religiulo
politikisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frei Joaquim do Amor Divino Rabelo pli komata kiel Frei Caneca (legu: Frej Kaneka) estis brazila religia estro, martiro, katolika kleriko, ĵurnalisto kaj politikisto. Li estis implikita en la Pernambuka Revolucio (1817) kaj estis gvidanto kaj martiro de la Konfederacio de Ekvatoro (1824). Kiel ĵurnalisto, li aktivis en la brazila periodaĵo pt:Typhis Pernambucano.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Frei Caneca (1779-1825) estis brazila religiulo kaj revoluciulo. Li apogis la Pernambukan Revolucion de 1817 kaj la Konfederacion de Ekvatoro en 1824, movadojn por brazila sendependeco.

Frei Joaquim do Amor Divino Rabelo Caneca estis naskita en Recife, Pernambuko la 20-an de aŭgusto 1779. Li estis la filo de la portugala Domingos da Silva Rabelo, kiu laboris kiel barelfaristo, kaj Francisca Maria Alexandrina de Siqueira.

Frei Caneca eniris la Monaĥejon do Karmo, en Recife, en 1795, estinte ordinita monaĥon en 1799 je nur 20-jaraĝa, en la Ordeno de Karmelanoj. Li tiam komencis instrui retorikon, filozofion, poezion kaj geometrion.

Frei Caneca, nomo adoptita ĉar li vendis ladokruĉetojn sur la stratoj de Recife kiel infano, iĝis unu el la elstaraj intelektuloj de Pernambuko,

Pernambuka Revolucio de 1817

[redakti | redakti fonton]

Komence de 1817, en Pernambuko kaj ĉefe en Recife, komenciĝis revolucia movado, kiu kritikis la monarĥian reĝimon kaj celis la sendependecon kaj la formadon de la brazila respubliko.

En Recife, la konspirantoj estis ĉefe membroj de meza klaso, formita de komercistoj, pastroj, kelkaj oficiroj, sukermuelistoj kaj framasonoj, malkontentaj kun la politika centralizo kiu eliris el Rio-de-Ĵanejro kaj kun la impostaj misuzoj kiuj profitigis la portugalojn.

Frei Caneca, Patro Roma (José Inácio Ribeiro de Abreu e Lima), Domingos José Martins (1781-1817), inter aliaj, preparis la ribelon por la 8-an de aprilo 1817, sed, la 4-an de marto, antaŭ ol la planoj estis pretaj, la Guberniestro de Pernambuko, Caetano Pinto de Miranda Montenegro (1748-1827) aŭdis pri la situacio kaj ordigis la areston de la ĉefaj homoj implikitaj.

Frato Kaneka antaŭ la tribunalo.

Ili do antaŭvidis la ekaperon de la movado, kiu komenciĝis kiam kapitano pt:José de Barros Lima (1764-1817) (kromnomita "la Kronita Leono") mortigis la portugalan oficiron Barbosa de Castro respondecan por lia arestado.

La patriotoj iĝis mastroj de la situacio, la guberniestro estis eksigita kaj foriris al Rio-de-Ĵanejro, dum provizora registaro estis formita kun la partopreno de Domingos José Martins, Patro João Ribeiro kaj la frato de José Bonifácio, Antônio Carlos Ribeiro de Andrada.

La novaj regantoj establis "Organikan Leĝon" kiu devus gvidi publikajn negocojn dum la Konstitucio estas redaktita. La respublikana reĝimo instaliĝis, kun libereco de komerco, religio kaj gazetaro.

Instalita en Pernambuko, la Provizora Registaro rapide serĉis disvastigi la movadon al Bahio kaj la kapitanlandoj de la Nordoriento: Paraibo, Norda Rio-Grando kaj Cearao. Eksterlande oni klopodis establi kontaktojn kun Anglio, Usono kaj la nove sendependa Argentino, celante akiri helpon kaj diplomatian rekonon.

La marbordo de Pernambuko estis blokita fare de portugala eskadro, dum potencaj terarmeoj forlasis Alagoason por ataki la ribelantojn de la interno.

Post esti blokita de la maro kaj venkita en kelkaj bataloj, la revolucio estis disbatita. La 19-an de majo, rezisto venis al fino, kun la eniro de portugalaj trupoj en Recife. La respubliko daŭris nur 75 tagojn.


Malliberigo de Frei Caneca

[redakti | redakti fonton]

Multaj ribelantoj estis mortigitaj, aliaj fuĝis kaj aliaj estis arestitaj. Frei Caneca, kun fera ĉeno ĉirkaŭ la kolo kaj ligita al tri aliaj kaptitoj, marŝis en vico tra la stratoj de Recife survoje al la haveno.

Malantaŭ la procesio, milita bando ludis provante allogi la homojn, por ke ĉiuj povu vidi la sorton de tiuj, kiuj provis spiti la Kronon.

Alveninte en la havenon, Frei Caneca kaj la aliaj kaptitoj estis ŝarĝitaj en la holdon de ŝipo direktiĝanta al malliberejo en Salvadoro. Tio estis la fino de la Pernambuka Revolucio de 1817.

En Pernambuko, Domingos Teotônio kaj Patro Miguelinho (1768-1817) estis ekzekutitaj. La sama sorto trafis iuj kaptitoj en Bahio. La 6-an de aŭgusto 1817, Dom Johano la 6-a ordonis ke mortkondamnoj estu ĉesigitaj.

Post kiam la danĝero pasis, la princa reganto, ne vidante pliajn kialojn por daŭrigi la persekutojn, la 6-an de februaro 1818 ordonis fini la atakojn. Kiel rezulto, la kondiĉoj por la kaptitoj pliboniĝis.

Lernejo en malliberejo

[redakti | redakti fonton]

La kaptitoj ricevis helpon de la monaĥinoj ĉe la do Desterro, kiuj alportis vestaĵojn, manĝaĵojn kaj librojn. Frei Caneca organizis malgrandan lernejon en malliberejo, kie ĉiu instruis sian fakon al siaj kolegoj. Post kvar jaroj, Frei Caneca akiris Reĝan pardonon.

Komence de 1821, Frei Caneca estis reen en Recife, estante nomumita fare de la nove elektita konstitucia registara estraro por instrui elementan geometrion.

La kampanjo por politika liberigo trans la lando ne plu estis sufokita. La 7-an de septembro 1822, la Sendependeco de Brazilo estis proklamita, sed la malkonsentoj inter brazilanoj kaj portugaloj ne finiĝis.

La Konfederacio de la Ekvatoro

[redakti | redakti fonton]

De kiam ili estis liberigitaj en 1821, la ribelantoj de 1817 denove renkontiĝis kaj aktivis en Framasonaj loĝioj kaj sekretaj kluboj. Ili kredis ke ili povis trudi sian propran registaron en la Nordoriento, ĉar ili malfidis la ideojn de la kortego.

En 1824 formiĝis nova revolucio, la Konfederacio de Ekvatoro, movado kiu celis unuigi, en unu sola konfederacia ŝtato, ĉiujn ekvatorajn provincojn, kiuj apartenis al Portugalio. Por multaj, ĝi estis la etendaĵo de la Pernambuka Revolucio.

En Typhis Pernambucano, gazeto kiun Frei Caneca fondis kaj direktis inter la 25-a de decembro 1823 kaj la 5-an de aŭgusto 1824, estis nutritaj per revoluciaj ideoj. "Kiu trinkas el mia taso soifas je Libereco", diris Caneca.

La revolucio komenciĝis la 2-an de julio 1824, kiam Dom Pedro la 1-a ordonis la forigon de la guberniestro de Pernambuko, Manuel Pais de Andrade, granda terposedanto kiu defendis liberalajn kaj federaciajn ideojn.

En la sama tago, Pernambuko-gvidantoj lanĉis manifeston rompantan kun Rio-de-Ĵanejro kaj baldaŭ poste anoncis la formadon de la respubliko - la "Konfederacio de la Ekvatoro", kiu estis komence formita de la Nordorientaj provincoj.

Frei Caneca komencis publikigi la "Bazojn por la Formado de la Socia Pakto", kio estis projekto de Konstitucio por la nova Ŝtato.

La Konfederacio de Ekvatoro atingis Paraibon, Norda Rio-Grando-n kaj Cearaon. Frei Caneca estis elektita sekretario de la Konstitucia Divido de la Konfederacio de Ekvatoro - kolono kiu iris tra la interno de Pernambuko dum 71 tagoj ĝis alveni al Juazeiro do Norte, en la ŝtato Cearao, kie li trovis 150 mortintojn.

La 12-an de septembro 1824, Recife estis okupita kaj parto de la urbo estis bruligita. La 29-an de novembro 1824, la kolono estis ĉirkaŭita de obeemaj trupoj kiuj devigis ĝian kapitulacon. La viroj prirezignis siajn armilojn kaj ankoraŭ alia revolucio venis al fino.

Malliberigo kaj morto

[redakti | redakti fonton]

Frei Caneca estis kondukita al la Malliberejo en Recife, situanta sur Strato da Cadeia Nova, hodiaŭ Strato de la Imperiestro Pedro la 2-a, kune kun ses aliaj ribelantoj, kaj loĝigita en mallarĝa kaj malpura kelkarcero.

La 25-an de decembro 1824, Caneca estis prenita al ĉambro, kie li restis nekomunikita. El tiu ĉi ĉambro, li foriris la 10-an de januaro 1825 por esti juĝita kaj aŭdi la frazon: "kondamnita al pendumo".

Petoj de favorkoreco, parado de religiaj ordenoj, ĉio estis farita por mildigi la punon de la ribelantoj, sed la Centra Registaro ne cedis kaj decidis konservi la punon.

Kiam la pendumiloj estis pretaj, neniu venis antaŭen por pendumi Frei Canecan. Ĉiuj elektitoj rifuzis. Subite la komandanto alie decidis. La solvo estis ŝanĝi la punon. Taĉmento estis formita kaj sen formalaĵoj, Frei Caneca estis pafita en la Placo das Cinco Pontas. Lia korpo estis metita en ĉerkon kaj portita al la pordo de la Karmelana Monaĥejo.

Frei Caneca mortis en Recife, Pernambuko, la 13-an de januaro 1825.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]