El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frenkie de Jong, naskiĝis la 12-an de majo 1997(nun 1997-05-12) en Arkel, Molenlanden, Sud-Holando (pli-malpli 3 km norde de Gorinchem), do nun 27-jara - estas nederlanda profesia futbalisto. Ekde la jaro 2018 li estas membro de la vira nederlanda nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 kaj la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro - en ĉiuj matĉoj li rekoneblis per la ĉemiza numero "21". Krome li ekde la jaro 2019 konkuras en la unua vira teamo de la Futbala Klubo de Barcelono.