Friedrich August Stüler
Friedrich August Stüler | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Friedrich August Stüler | |||||
Naskiĝo | 28-an de januaro 1800 en Mühlhausen | ||||
Morto | 18-an de marto 1865 (65-jaraĝa) en Berlino | ||||
Tombo | Doroteurba tombejo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Johann Gottfried Stüler (en) vd | ||||
Gefratoj | Christian Stüler (en) , Carl Askan Stüler (en) kaj Gottfried Wilhelm Stüler (en) vd | ||||
Infanoj | Arnold Stüler (en) , Marie Stüler (en) , Franz Stüler (en) , Hermann Stüler (en) , Therese Stüler (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Neues Museum ❦ Jagdschloss Letzlingen ❦ Grabkapelle Steinfurth ❦ Frederick William III of Prussia Monument in Wrocław vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Friedrich August STÜLER (naskiĝinta la 28-an de januaro 1800 en Mühlhausen, mortinta la 18-an de marto 1865 en Berlino) estis germana arĥitekto.
Post trejniĝo en Berlino ĉe Karl Friedrich Schinkel, li studvojaĝis inter 1829 kaj 1830 tra Francujo kaj Italujo. Li fariĝis kortega konstruinspektoro, en 1832 konstrua ĉefkonsilisto kaj estro de la kastelkonstruada komisiono. Sub la regado de reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a li rajtis eĉ pli kaj vidigi sian talentegon kaj realigi multajn planojn. Stüler kreis la skizojn i.a. por la nova urbodomo je Perleberg, la rekonstruo de la peterburga Vintra Palaco, por kasteloj en Boitzenburg, Basedow, Arendsee, Dalwitz (Hoppegarten) kaj por la katolika preĝejo je Rheda.
Liaj plej gravaj kreitaĵoj estas la Nova Muzeo de sur Muzea Insulo de Berlino kaj la kupola konstruaĵo sur la triumfarko de la ĉefa portalo de la Reĝa kastelo en Berlino.
Jenas aliaj monumentaj konstruaĵoj: Malnova Borso je Frankfurto ĉe Majno (1844); la berlinaj kirkoj de sanktaj Mateo, Jakobo, Marko kaj Bartolomeo; la Nikolao-kirko de Potsdam; la grandduka kastelo je Schwerin (finfaro); la universitato de Königsberg; Nacia Muzeo je Stokholmo; Akademiejo je Budapeŝto.
Nek forgesendas multo da liaj dekoraciaj propon-desegnaĵoj por mebloj, gisaĵoj, porcelanaj ujoj kaj arĝentaĵoj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Stüler" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19. Leipzig 1909, p. 146
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Börsch-Supan, Eva: "Stüler, Friedrich August" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 25 (2013), p. 627-629
- ligiloj ĉe DDB
- registro de projektoj de Stüler - ĉe: Architekturmuseum
- elbusa rondgvidado en Berlino je laboraĵoj de Stüler (2015)