Saltu al enhavo

Friedrich Christoph Förster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Christoph Förster
Friedrich Christoph Förster en 1815.
Friedrich Christoph Förster en 1815.
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1791 (1791-09-24)
en Münchengosserstädt
Morto 8-an de novembro 1868 (1868-11-08) (77-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Meiningen Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Friedrich Christoph Förster
Memorigilo Friedrich Christoph Förster
Profesio
Okupo poeto
arthistoriisto
verkisto
historiisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Christoph FÖRSTER (naskiĝinta la 24-an de septembro 1791 en Münchengosserstädt, mortinta la 8-an de novembro 1868 en Berlino) estis germana poeto kaj historia verkisto.

Post studoj de teologio inter 1809 kaj 1811 en Jena li en Dresdeno dediĉis sin al arkeologio kaj arthistorio. Kun Theodor Körner li eniris la liberan korpuson de Lützow. Iĝinte oficiro li entuziazmigadis per la ardaj militokantoj »Schlachtenruf an die erwachten Deutschen«. Post la konkero de Parizo (li tie engaĝiĝis pri la repostulo de rabitaj artaĵoj) li revenis Germanujon deĵoronte kiel docento ĉe la Artileria kaj inĝeniera lernejo je Berlino. Verkinte la artikolon »Über die geschichtliche Entwickelung der Verfassung Preußens« por la periodaĵo »Nemesis« de Heinrich Luden, li estis sendita en 1817 antaŭ milittribunalon. Maldungigite li redaktoris ekde 1821 ĉe »Neue Berliner Monatsschrift«, poste inter 1823 kaj 1826 ĉe »Vossische Zeitung« kaj inter 1827 kaj 1830 (kune kun willibald Alexis) ĉe »Neues Berliner Konversationsblatt«.

Kun la frato Ernst li entreprenis artvojaĝojn al Italujo antaŭ ol fariĝi en 1829 kortega konsilisto kaj kuratoro ĉe la Reĝa artoĉambro.

De liaj skribaĵoj menciindas: »Der Feldmarschall Blücher und seine Umgebungen« (dua eldono, Leipzig 1821); »Albrecht von Wallenstein« (Potsdam 1834), preparite de »Ungedruckte eigenhändige vertrauliche Briefe und amtliche Schreiben Albrechts von Wallenstein« (Berlin 1828–29); posta aldonaĵo estis la skribaĵo »Wallensteins Prozeß vor den Schranken des Weltgerichts und des k. k. Fiskus zu Prag. Mit noch bisher ungedruckten Urkunden« (Leipzig 1844); »Geschichte Friedrich Wilhelms I., Königs von Preußen« (Potsdam 1835); »Die Höfe und Kabinette Europas im 18. Jahrhundert« (Potsdam 1836–39, kun dokumentaj fontoj). Sub la kompleta titolo »Preußens Helden im Krieg und Frieden« aperis historiego de Prusujo inter 1640 kaj 1815 komponite de apartaj eseoj; sed la fidindeco de liaj raportoj el la tempo de la kontraŭnapoleonaj militoj skuiĝis de Friedrich Latendorf ĉe »Friedrich Försters Urkundenfälschungen zur Geschichte des Jahres 1813 mit besonderer Rücksicht auf Theodor Körners Leben und Dichten« (Pößneck 1891).

Kiel verkisto, lia verko »Peter Schlemihls Heimkehr« (dua eldono, Leipzig 1849) estis kontinuiĝo de la similititola vekro de Adalbert von Chamisso; Förster prilaboris plurajn dramojn ŝekspirajn kaj kreis kelkajn komedietojn kaj la historian teatraĵon »Gustav Adolf« (Berlin 1832). La militokantojn, romancojn, historietojn kaj legendojn li kunigis en la libron »Gedichte« (Berlin 1838). El postlasitaĵoj de li oni verkis la komencon de aŭtobiografio s.t. »Kunst und Leben« (eldonis Hermann Kletke, Berlin 1873).

"Förster 2" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 777

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]