Friedrich Laibach
Etoso
Friedrich Laibach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1885 en Limburg |
Morto | 5-an de junio 1967 (82-jaraĝa) en Limburg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Bonna universitato |
Okupo | |
Okupo | botanikisto universitata instruisto |
Friedrich LAIBACH (2-an de aprilo 1885 - 1967) estis germana botanikisto, kies oficiala aŭtora mallongigo en la botaniko estas „Laib.“.
Vivo kaj efiko
[redakti | redakti fonton]Laibach estis doktorando de instrulibra aŭtoro Eduard Strasburger en la Universitato Bonn. Li estis de 1933 ĝis 1945 direktoro de la Botanika Instituto en la Universitato Johann Wolfgang Goethe en Frankfurt am Main. Li estas konsiderata kiel fondinto de la eksperimenta Arabidopsis-esplorado; la Arabidopsis thaliana estas kampa herbo, kiun Laibach esploris en sia promocia laboro pri kromosomaj konsistoj de la plantoj.