Friedrich Wilhelm Weber
Friedrich Wilhelm Weber | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1813 en Driburg-Alhausen |
Morto | 5-an de aprilo 1894 (80-jaraĝa) en Nieheim |
Tombo | Nieheim ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Alma mater | gimnazio Theodorianum en Paderborn, universitato Greifswald, universitato Breslau (malfondita en 1945) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | poeto kuracisto tradukisto politikisto verkisto kuracisto-verkisto ![]() |
Friedrich Wilhelm WEBER (naskiĝinta la 25-an de decembro 1813 en Driburg-Alhausen, mortinta la 5-an de aprilo 1894 en Nieheim) estis germana verkisto, kuracisto kaj politikisto. Li konsideratas reprezentanto de Butzenscheibenlyrik.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Weber studis en Greifswald kaj Breslaŭo filologion unue, poste medicinon. Post vojaĝoj tra Germanlingvio, Francio kaj Italio, li ekloĝis en 1841 en la kuracloko Bad Driburg kaj fariĝis en 1856 kuracfont-fakkuracisto en Bad Lippspringe. De 1876 estis li privatulo en Thienhausen apud Steinheim transloĝigonte en 1887 al Nieheim.
Krom diversaj tradukoj (ekz. de Tennyson »Enoch Arden«, »Maud«; »Schwedische Lieder«, kantoj akompanotaj per piano) li publikigis epopeon prikantantan la batalon inter saksaj paganoj kontraŭ kristanaj misiistoj kun la titolo »Dreizehnlinden« (Paderborn 1878): ĝi furoris kaj pro perfekta stileco kaj nobla intrigo. Sekvis poezivolumo »Gedichte« (Paderborn 1881), »Marienblumen« (Köln 1885) kaj la norda epopeo »Goliath« (Paderborn 1892). Ĉi-verkare Weber ovacias religiajn sentojn sen iu konfesia prefero, kvankam anoj de ultramontanismo ja volis partianigi lin. De 1861 li estis deputito en la Prusa dua parlamentoĉambro por la partio Zentrumspartei.
Postmorte aperis ankoraŭ »Herbstblätter« (poemoj, Paderborn 1895).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- "Weber, Friedrich Wilhelm" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 443-444