Friera de Valverde
Friera de Valverde | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49698 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 127 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 55′ N, 5° 50′ U (mapo)41.9131749-5.8416263Koordinatoj: 41° 55′ N, 5° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 719 m [+] | ||
Areo | 19,93 km² (1 993 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Friera de Valverde [FRJEra debalBERde] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Friera de Valverde estas etimologie tradukebla al Malvarmejo de Verda Valo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/33/Igrexa_Friera_de_Valverde.jpg/220px-Igrexa_Friera_de_Valverde.jpg)
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 142 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la 1960-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 68 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestantoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Poste ĝi apartenis al la Graflando de Benavente.
Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.