Frigyes Matzon
Frigyes Matzon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1909 en Albertirsa |
Morto | 16-an de aprilo 1986 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 24/5-1-18 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1930–1936) ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
Frigyes Matzon [fridjeŝ macon?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Matzon Frigyes estis hungara kubisma skulptisto, instruisto.
Frigyes Matzon [1] naskiĝis la 9-an de februaro 1909 en Irsa, li mortis la 16-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.


Biografio
[redakti | redakti fonton]Frigyes Matzon akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo, lia majstro estis Ferenc Sidló. Post siaj studoj li estis asistanto samloke 2 jarojn. Inter 1938 kaj 1945 li kreis en Romo parte helpe de stipendioj, inter 1945-1947 li estis militkaptito en Molln, inter 1947-1953 li estis industria desegnisto. Li instruis en industriarta lernejo (1955-1971), ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös (1961-1963). Li kreis skulptaĵojn el ŝtonoj, pli malofte el lignoj, porcelanoj, bronzoj, terakotoj, foje li kreis medalojn, reliefojn, skulptaĵetojn. Li ricevis 6 premiojn inter 1932-1967.
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Venecia Bienalo (1942)
- Parizo (1963)
- Pécs (1983-1985)
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Romo (1939-1945)
- Budapeŝto (1964, 1978, 1982, 1992, 2009)
- Balassagyarmat (1972, 1977)
- Várpalota (1983, daŭre ekde 1986)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Heroa monumento (Budapeŝto, 1938)
- Monumento pri hungaraj jakobenoj (Budapeŝto, 1949)
- Concerto (vidu la bildojn!)
Elektitaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Sidanta virino (marmoro, skulptaĵeto)
- Miklós Horthy (medalo)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-27. Alirita 2018-09-27 .