Friniko (tragikomediisto)
Φρύνιχος (τραγικός ποιητής) (535 a. K. - 463 a. K.) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Man-kolorigita akvaforto de Thomas Rowlandson (1757-1827), kun tradukita teksto de Friniko "Kiel multaj Figuroj, Dancado proponas, Kiel ondoj ruliĝas sur la Maro, kiam ventego agitiĝas." (Metropola Muzeo de Arto)
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 515 a. K. en Ateno, Antikva Grekio | ||||
Morto | 463 a. K. en Sicilio, Granda Grekio | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Ateno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Polyphradmon (en) vd | ||||
Infanoj | Polyphrasmon (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tragediverkisto poeto verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Pleuroniae ❦ The Phoenician Women ❦ The Capture of Miletus vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Friniko (la tragikomediisto) estis greka poeto kaj tragikomediisto, kiu estis unu el la plej antikvaj grekaj tragediverkistoj. Kelkaj aŭtoroj konsideras lin la vera fondinto de la greka tragediaĵo. Li estis filo de Polifradmono, frato de Polifrasmo, kiu ankaŭ estis dramverkisto kaj disĉiplo de Tespiso, unu el la fondintoj de la greka tragedio. Li estis samtempulo de Esĥilo kiu estis pli maljuna ol li. Friniko verkis du el la tri konataj grekaj tragediaĵoj kiuj traktis nuntempan historion pri epizodoj el la Persaj Militoj (ne plu pluekzistantaj). Friniko eniris en la historion pro la monpuno trudita al li fare de la atenanoj pro la prezentado de la teatraĵo "Μιλήτου Άλωσις" ("Pri la prirabado de Mileto"), okazinta en 494 a. K.
Friniko kaj Esĥilo estis la prapatroj de la greka tragika teatro, forlasante komedion. La verko "Μιλήτου Άλωσις" estis malpermesita ĝuste ĉar ĝi estis konsiderata la kaŭzanto de la malĝojo kaj ofendema al la sentemo de la atenanoj, ĉar ĝi rememorigis al ili la suferojn, kiujn Mileto suferis kiam ĝi estis konkerita de la persoj. Ŝajne, la intenco de Friniko ne estis nur ŝoki la ĉeestantaron, kiu, laŭ Herodoto, eksplodis per belaj lamentoj dum la prezentado.
Friniko estis kondamnita al monpuno kaj lia verko estis malpermesita, dum ĉiu estonta teatra adaptado de la sama temo ankaŭ estis malpermesita. Oni kredas ke la danco en tiu verko estis kunmetita fare de virinoj kaptitaj en la konkero. La sama drama elemento estis verŝajne uzita en la fenica verko, kie la danco verŝajne konsistis el edzinoj de la fenicaj militistoj kiuj estis kaptitaj fare de Kserkso post la Batalo de Salamino kaj poste pendumitaj.[1]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Αιγύπτιοι ("La Egiptoj")
- Δαναΐδαι ("La Danaidinoj")
- Άλκηστις ("Alcestiso"
- Πλευρώνιαι ("La pleŭronanoj (Etolio)")
- Φοίνισαι ("La Fenicoj")
- Πέρσαι ή Δίκαιοι ή Σύνθωκοι ("La Persoj" aŭ "La Justuloj" aŭ "La Sintonianoj"
- Μιλήτου Άλωσις ("La kapto de Mileto")
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Klaŭdio Eliano (175-235)
- Johann August Nauck (1822-1892) germana klasika filologo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Artikolo tradukita el la greka Vikipedio.