Friwi Sternberg
Friwi Sternberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1931 en Lębork / Lauenburg |
Morto | 18-an de marto 2018 (86-jaraĝa) en Bad Bederkesa |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | muzikinstruisto muzikisto verkisto de nefikcio komponisto ![]() |
Friwi Sternberg - prononco [FRI:vi ŜTERNberk], la pasporta persona nomo estis Friedrich-Wilhelm, Friwi evidente estis neformala mallongigo kiujn la amikoj uzis por voki lin kaj kiun li transporenis kiel artista nomo - estis germana muzika instruisto, ĵaz- kaj distromuzikisto. Li naskiĝis la 23-an de majo 1931 en Lauenburg in Pommern, ekde 1945 Lębork en Pollando kaj mortis 86-jara la 18-an de marto 2018 en Bad Bederkesa. Laŭ la muzika ĵurnalisto Karlheinz Drechsel, li estis dum longa tempo "la gvida ĵaza klarnetisto de GDR".
Male al multaj aliaj infanoj kaj pli aĝaj loĝantoj de Pomerio, li ne forpeliĝis en 1945 aŭ 1946 el la naskiĝurbo al tio kio post la dua mondmilito restis el Germanio, sed jam antaŭe kun la familio estis traslokiĝinta al Saksio. Li ricevis pianolecionojn de 1939, ludis en la junulara orkestro Leisnig de 1944 ĝis 1948 kaj frekventis la Ŝtatan Akademion de Muziko en Dresdeno de 1948 ĝis 1953. Ekde 1949 li estis membro de la Dresdena Danca Simfonia Orkestro. Ekde 1958 li ankaŭ estis parto de ĵaza okopo de Theo Schumann kaj estis kungvidanto de la ĵaza kvaropo Pieper-Sternberg. Ekde 1968 li gvidis sian propran kvartopon, poste kvinopon en kiu Andreas Böttcher ludis vibrafonon. Li krome aranĝis kaj komponis por la Danca Simfonia Orkestro, sed ankaŭ verkis teatran muzikon.