Fuĝo el malliberejo
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/11/United_States_Marshals_Service_Special-production.jpg/220px-United_States_Marshals_Service_Special-production.jpg)
Fuĝo el malliberejo estas nerajtigita forlaso de malliberejo, en kiu akuzito estas gardata aŭ kondamnito fare de juĝejo plenumas donitan punon de forpreno de libereco. La apartenantaj organoj poste klopodas trovi la fuĝinton, atingi kaj revenigi en la malliberejon. Por la fugo el mlliberejo la fuĝinto estas kutime tarfita de plua puno.
Fuĝo povas esti hazarda, kiam la malliberigito anticipe ne intencas forlasi la malliberejon, sed neatendita kaj hazarda sinsekvo de la eventoj donos al li eblecon fuĝi kaj li nur eluzos ĝin. Planita fuĝo estas fondita en pripenso kaj kutime ankaŭ preparo kiel la maniero mem forlasi la malliberejon, kaj ankaŭ plua restado en libereco. La longa tempo de la malliberigado ebligas zorgeman pripensadon kaj preparon de la plano.
Plu eblas la fuĝojn distingi laŭ tipo de helpo. La fuĝo kun ekstera helpo estas fondita en kunlaborado kun personoj ekster la malliberejo. Ili povas certigi kontrabandon de bezonaj aĵoj en la malliberejon, alveturigo de konvena transporta rimedo proksime de la malliberejo, ili donas kaŝejon al la fuĝinto, vestojn, manĝaĵon, monon ktp. Pro tiuj kaŭzoj estas kontrolataj vizitoj de la malliberigitoj, sendaĵoj, poŝto kaj pluaj manieroj de komunikado kun la ekstera mondo. La fuĝo kun interna helpo markiĝas per aktivigo de pluaj kunmalliberigitoj, subaĉetitaj membroj de gardistaro aŭ gvidantaro de la malliberejo.
Punebla delikto aŭ natura rajto?
[redakti | redakti fonton]En diversaj landoj, inkluzive de Usono, Kanado kaj Israelo, malliberigo estas krima delikto, punebla per plia mallibereca puno kaj plimalbonigitaj malliberecaj kondiĉoj. Aliaj landoj, inkluzive de Germanio[1], Belgio[2] kaj Nederlando, vidas la deziron esti libera kiel natura rajto, kaj tial ne punas elkarceriĝintojn. En Svedio eskapi el malliberejo ne estas krima delikto, sed kun disciplina puno la periodo de malliberigo de rekaptita fuĝinto povas esti plilongigita[3].
Fuĝprovantoj
[redakti | redakti fonton]- Unu el la plej famaj "fuĝprovantoj" en la historio estis franca krimulo kaj fondinto de franca polico Eugène-François Vidocq, kiu ripetite dum sia krimula viva fazo fuĝis sukcese el la plej pezaj francaj malliberejoj
- Itala verkisto Giacomo Casanova en la jaro 1756 sukcese fuĝis el Piombi (malliberejo de venecia Doĝo-palaco)
- Petro Kropotkin
- Vítězslav Lederer, unu el judaj fuĝintoj el koncentrejo Aŭŝvico (1944).
Fuĝoj el malliberejo en kulturo
[redakti | redakti fonton]Laŭ veraj eventoj
[redakti | redakti fonton]- Granda fuĝo (The Great Escape) estas usona filmo el la jaro 1963 kun Steve McQueen en ĉefrolo, kiu estis filmita laŭ vera fuĝo fuĝo de militkaptitoj el germana tendaro dum la dua mondmilito
- Papilio (Papillon) estas romano de eksa franca malliberigito Henri Charrière, kondamnita en la jaro 1931 al dumviva puno en Diabloinsulo pro murdo, kiun li ne faris. En la libro li priskribas siajn ripetitaj fuĝoj el Diabloinsulo, inkluzive de la lasta, la sukcesa. La libro estis ankaŭ filme prilaborita.
Fikciaj
[redakti | redakti fonton]- La grafo de Montekristo estas fama franca romano de Alexandre Dumas pri maljusta malliberigado de Edmond Dantès en ŝtorma periodo de la falo de imperiestro Napoleon kaj reveno de Burbonoj, lia fugo el la malliberejo kaj la venĝo al personoj, pro kiuj li estis ĵetita en la malliberejon.
- The Shawshank Redemption (The Shawshank Redemption) estas usona filmo el la jaro 1994 kun Tim Robbins kaj Morgan Freeman en la ĉefroloj pri fuĝo el usona prizono de duono de la 20-a jarcento, kien la ĉefheroo estis maljuste kondamnita.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zubrin Gold, Judith (Septembro 1979). "Prison Escape and Defenses Based on Conditions: A Theory of Social Preference". California Law Review 67 (5): 1183–1204.
- ↑ Robyn Boyle, No prison escapes so far this year in Belgium, The Bulletin, 10/09/2015
- ↑ Svedio: "Prison Escapes Still No Crime". Sveriges Radio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo eskapo el mallilberejo en Vikimedia Komunejo