Saltu al enhavo

Fulika heliornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fulika heliornito
Fulika heliornito (Heliornis fulica)
Fulika heliornito (Heliornis fulica)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Heliornitedoj Heliornithidae
Genro: Heliornito Heliornis
Bonnaterre, 1791
Specio: Fulika heliornito

Heliornis fulica
Boddaert, 1783

Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Heliornis fulica
Podica senegalensis
Heliopais personatus

La Fulika heliornito (laŭ la latinlingva scienca nomo Heliornis fulica) estas specio de akvobirdo de la familio Heliornitedoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn du genrojn (ĉiuj el ili monotipaj) kun po unu specio en po unu kontinento; nome en Afriko kaj Azio, ĉe la aliaj du. Tiu ĉi specio vivas en riveroj kaj lagoj de Ameriko el nordorienta Meksiko ĝis centra Ekvadoro kaj suda Brazilo.[1]

Ĝi estas la nura vivanta membro de la genro Heliornis. La familio Heliornithidae, al kiu ĝi apartenas enhavas nur du aliajn speciojn: nome la afrika Senegala podiko, Podica senegalensis, kaj la azia Maska heliopajto , Heliopais personatus.[2] Tiuj akvobirdoj havas grandajn lobojn en siaj piedoj, konverĝaj kun tiuj de podicepojfulikoj, kiujn ili uzas por peli sin en akvo. Ili estas apartiĝemaj birdoj, kiuj preferas bone kovritajn malrapidajn fluejojn kaj izolitajn akvovojojn, foje naĝante parte subakvigitaj, kiel anhingoj.[3]

La Fulikaj heliornitoj estas unikaj inter birdoj pro tio ke maskloj havas "saketojn", faldojn de haŭto sub siaj flugiloj en kiuj ili portas siajn idojn de eloviĝo ĝis la idoj kapablas naĝi por si mem.[4] Tio kondukis al tio, ke ili estas nomitaj "Marsupiaj Birdoj".[5]

La ino estas malgranda, svelta birdo, averaĝe proksimume 30 cm longa. Heliornitoj havas lobohavajn fingrojn, kaj la nuda haŭto de siaj piedoj kaj kruroj estas tre striecaj flavnigre. La plumaro estas plejparte kun diversaj nuancoj de ruĝecbruna, dum la kapo kaj kolo estas okulfrape desegnitaj kun nigraj krono kaj nuko kaj blankaj strioj laŭ la flankoj de sia kolo, same kiel blankaj gorĝo kaj mentono. La longa vosto (preskaŭ triono de la tuta longo) etendiĝas multe preter la korpo dumfluge, kaj kuŝas kiel ventumilo sur aŭ ĵus sub la surfaco de la akvo dum la birdo naĝas. Inoj havas ruĝecan makulon sur la flanko de la vizaĝo kiu heliĝas al cinamoranĝa koloro dum la reprodukta sezono. Ankaŭ dum la reprodukta sezono, ŝia okulringo iĝas pli brila kaj ŝia maksilo iras de malhelruĝa al brile skarlata. Iomete pli mallonga averaĝe ol la masklo, kun iomete pli mallonga enverguro, 13,77 cm, sed iomete pli potence konstruita kun pli alta meza maso, 130–140 g.[1][4][6]

La masklo estas simila al la ino, sed havas iomete pli brunan plumaron; precipe al la masklo mankas la hele oranĝ-ruĝeca makulo sur la vangoj, kiun la ino montras, kaj dum lia maksilo iĝas de pale flavgriza al malhelruĝa dum la reprodukta sezono, ĝi ne iĝas same hela kiel tiu de la ino. Averaĝe li estas iomete pli longa kaj kun pli larĝa enverguro 14.1 cm ol la ino, sed pli malpeze konstruita kun pli malalta meza maso (110-140g).[1][4][6]

Junuloj havas similan plumaron al la masklo, sed estas iomete pli malgrandaj, kaj kun pli grizaj nuancoj ĉe la korpoplumoj kaj pli blankaj en la vangoj kaj kolo.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Luo, Miles. K. (16a de oktobro 2009). Heliornis fulica (T. S. Schulenberg, Eld.). Alirita la 10an de Decembro, 2012, el la retejo de The Cornell Lab of Ornithology ĉe [1]
  2. "SUNGREBE & FINFOOTS Heliornithidae". Bird Families of the World. 5 April 2000. Retrieved 2 January 2017.
  3. Sungrebe (Heliornis fulica). (8a de Majo 2011). Alirita la 10an de Decembro, 2012, el la retejo Planet of Birds ĉe [2]
  4. 4,0 4,1 4,2 (1971) “On the biology of the American finfoot in southern Mexico”, Living Bird 10, p. 79–88. 
  5. Majka, Christopher, "Queer Birds - Marsupial Avians, Compost Heaters and Obligate Parasites", New Brunswick Naturalist.
  6. 6,0 6,1 Hilty, Steven L.. (2003) Birds of Venezuela. London: Christopher Helm. ISBN 978-0713664188.
  7. Chubb, Charles.; McConnell, Frederick Vavasour (1916). The birds of British Guiana, based on the collection of Frederick Vavasour McConnell. London: B. Quaritch. doi:10.5962/bhl.title.55018.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]