Saltu al enhavo

Fund for Peace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fund for Peace
emblemo
neprofitcela organizaĵo
pensfabriko Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1957 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Fonduso por Paco (FpP, angle Fund for Peace, akronime FFP) estas usona neprofitcela, neregistara esplora kaj eduka organizaĵo, kiu estis fondita en 1957. FpP "laboras por malhelpi perfortan konflikton kaj antaŭenigi daŭrigeblan sekurecon." [1]

La FpP estas plej konata pro sia Fragile States Index, kiu estas ĝisdatigita ĉiujare. Ĝi laboras al daŭrigebla sekureco kaj disvolviĝo en malstabilaj aŭ malsukcesaj ŝtatoj fokusante sur taksado de konflikto kaj frua averto, transnaciaj kaj internaciaj minacoj, packonservado kaj sekureco, kaj homaj rajtoj [2]. La FpP laboras kun politikofaristojn kaj privataj negocoj en konfliktaj zonoj por pli bone sekurigi la interesojn de negocoj, loka loĝantaro kaj iliaj registaroj.

Ĝi estas bazita en Vaŝingtono, havas filiojn en Abuĝo (Niĝerio), Tunizo (Tunizio) kaj Akrao (Ganao), kaj administras programojn ĉefe en Niĝerio, Ugando, Liberio.

Origine fondita en San-Francisko kiel la Pierce Butler, Jr. Foundation por Eduko en Monda Juro, la organizaĵo estis fondita en 1957 fare de Randolph P. Compton kaj lia edzino Dorothy Danforth kiel pensfabriko kaj fondaĵo kiu ĉefe funkciis kiel homama financanto. Ilia filo, James R. Compton, daŭrigis la heredaĵon de siaj gepatroj.

Dum la Malvarma Milito multnombraj organizaĵoj koncentriĝis pri la neproliferado de nukleaj armiloj, sed tiu organizaĵo koncentriĝis pri taksado de riskoj kaj helpo al loka loĝantaro. Ĉar la defioj de la mondo ŝanĝiĝis dum la jardekoj, la celoj kaj enhavo de la FpP ankaŭ ŝanĝiĝis kaj do la misio kaj celoj estis retaksitaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Who We Are | the Fund for Peace.
  2. Fund for Peace "Mission" Arkivigite je 2011-02-01 per la retarkivo Wayback Machine.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]