Futbala Federacio de Latvio
Futbala Federacio de Latvio | ||
---|---|---|
federacio de futbalo | ||
Komenco | 1921 vd | |
Lando(j) | Latvio | |
Posedatoj | nacia futbala teamo de Latvio latvia nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj latvia nacia teamo de plaĝa futbalo latvia nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj virina nacia futbala teamo de Latvio latvia nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj latvia nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | asocio en Latvio | |
La Futbala Federacio de Latvio, latve Latvijas Futbola federācija (LFF), estas la nacia futbala asocio en Latvio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1921. La asocio interalie ekde la jaro 1995 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Supera Ligo - katalune Virslīga. La ĉampiono en 2023 estas la klubo Futbola klubs Rīgas Futbola skola (RFS, do "futbalklubo futbala lernejo de Rigo") el Rigo, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Skonto futbola klubs, same el Rigo - laŭ la stato de 2023 entute 15-foje. Al tiuj sukcesoj tamen ne aldoniĝos novaj, ĉar la klubo Skonto nur aktivis inter 1991 kaj 2016, kaj tiam pro bankrotiĝo malfondis sin.