Gábor Éble
Gábor Éble | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1843 en Mecsér |
Morto | 31-an de decembro 1923 (80-jaraĝa) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Gábor Éble, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Éble Gábor, estis hungara arkivisto, agronomo, genealogo. Lia familia nomvarianto estis Eble.
Gábor Éble[1] naskiĝis la 25-an de marto 1843 en Mecsér, li mortis la 29-an de decembro 1923 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Éble frekventis katolikajn gimnaziojn en Magyaróvár kaj Győr, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Pest en la lernojaro 1863, fine li akiris agrikulturan diplomon en Ekonomia Instituto en 1868. Post la diplomo li estis agronomo 2 jarojn en bieno de Móric Sándor en Bia, poste inter 1870-1875 en bieno de György Károlyi en Parád, fine ĝis sia pensiuliĝo en 1901 li estis kasisto kaj arkivisto de familio Károlyi en Budapeŝto. Li tralaboris la grafan familion Károlyi, krome li verkis poemojn. Li edziĝis en 1907.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Kölcsey kiadatlan költeményei. (1887)
- Károlyi Ferenc gróf és kora. 1705–1758. (1-a volumo, 1893)
- A gróf Károlyi-család vérrokonsága hercegi nemzetségekkel. (1905)
- A szamosújvári Verzár család. (1915, 2013).
- A nagykárolyi gr. Károlyi család és székhelyeik története. (2005)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM53152 hungarlingva datenaro de muzeo