Gábor Bándi
Gábor Bándi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1939 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de julio 1988 (48-jaraĝa) en Veszprém |
Tombo | Kalocsa, IV. parcella 2. ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Kalocsai Szent István Gimnázium (en) ![]() Universitato Eötvös Loránd (–1962) ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkeologo muzeologo ![]() |
Gábor Bándi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bándi Gábor, estis hungara arkeologo, muzeologo. Lia origina familia nomo estis Kostya [koŝtja].
Gábor Bándi[1][2] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1939 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de julio 1988 en Veszprém (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Bándi maturiĝis en gimnazio en Kalocsa en 1957, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1962, en la sekva jaro li doktoriĝis. Liaj plej signifaj instruistoj estis János Banner, István Bóna kaj Nándor Kalicz. Inter 1962-1973 li laboris en muzeo en Pécs, poste li havis altan postenon en Vas (Hungario), dum en 1983 li studvojaĝis en Usono. Ekde 1985 ĝis sia fra morto li havis altan postenon en Budapeŝto. Li plej ofte esploris la bronzan epokon en Hungario. Lia edzino naskis filon en 1965. Li ricevis premiojn inter 1970-1999 (la lastan postmorte).
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Ebergőci kora vaskori kincslelet. (1962)
- A dél-dunántúli mészbetétes edények népe kultúrájának elterjedése és eredete. (1967)
- Die historischen Beziehungen der Bronzezeitlichen Szeremle-Gruppe. (kunaŭtoro, 1970)
- Über die Ursprung und die historischen Beziehungen der Tonstäampel der bronzezeitlichen Gruppen Madarovce und Polanda. (1974)
- Baranya megye az őskorban. (kunaŭtoro, 1979)
- Das Golddiadem von Velem. „Nord-Süd Beziehungen” (1982)
- Somogyvár Kultur. Die „Kisapostag- Problematik”, die inkrustierten Keramik. (1984)