Gábor Benedek (bestokuracisto)
Gábor Benedek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1920 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de julio 2003 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto universitata instruisto |
Gábor Benedek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek Gábor estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.
Gábor Benedek[1] naskiĝis la 13-an de februaro 1920 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de julio 2003 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Benedek akiris diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Hungara Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1945, en la sekva jaro li doktoriĝis. Post la doktoriĝo li estis bestokuracisto en Nagyszénás, ekde 1949 ĉefbestokuracisto en Békéscsaba, pli poste li instruis en la fakultato en rango lektoro, samtempe li laboris en la bestokuracejo. Ekde 1954 li instruis en la kliniko, kie li atingis la statuson docento en 1958. Li kandidatiĝis en 1960 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li gvidis la bestokuracejon inter 1962 kaj 1980, poste li pensiuliĝis. Li estis vicrektoro inter 1962-1966. Li okupiĝis plej ofte pri kunikloj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Epefesték-vizsgálatok klinikai szempontból egyes háziállatfajokban (disertaĵo, 1960)
- nemedicinaj verkoj sub pseŭdonimo „Hegyi Bernát”
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- [1][rompita ligilo]