Gábor Bethlen (politikisto)
Aspekto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gábor Bethlen |
Gábor Bethlen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1836 en Sibiu |
Morto | 25-an de junio 1897 (61-jaraĝa) en Criș |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
BETHLEN Gábor, grafo bethleni estis hungara politikisto naskiĝinta en Sibio la 16-an de junio 1836 kaj mortinta en Keresd la 25-an de junio 1897.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Bethlen finis juron en Budapeŝto, en 1859 li vojaĝis en Ĝenevon kaj partoprenis en elmigra movado de Kossuth. En 1862 li luktis en la flanko de Garibaldi. En jaroj 1865-1866 li partoprenis en la lasta kunveno de Transilvanujo. Li estis ĉefprefekto de departementoj Felső-Fehér (1868-71), Kis-Küküllő (1875), Nagy-Küküllő (1876-1890). Li estis deputito. En 1885 Bethlen estis unu el fondintoj de la Erdélyi Magyar Közművelődési Egyesület (EMKE) kaj ĝia prezidanto ĝis sia morto.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon