Gábor Bot
Aspekto
Gábor Bot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1971 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1994–2000) Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) (1990–1994) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gábor Bot, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bot Gábor estas hungara operetkantisto, muzikalkantisto.
Gábor Bot[1] naskiĝis la 4-an de julio 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Bot dum la bazlernejaj jaroj li lernis ankaŭ muzikon kaj li kantis en infana koruso de Hungara Radio. Li maturiĝis en muzika mezlernejo en 1994, poste li akiris diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2000. Liaj plej gravaj instruistoj estis Júlia Pászthy kaj Dénes Gulyás. Pli frue jam ekde 1991 li estas partoprenanto de muzikaj teatraj spektakloj. Plej ofte li ricevas rolojn en Teatro Hevesi Sándor kaj Teatro Szigligeti (Szolnok). Lia edzino naskis unufoje.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Imre Kálmán:
- Marica grófnő - Tasziló (en Zalaegerszeg)
- Zsuzsi kisasszony – Péterffy (en Szolnok)
- Jenő Huszka: Lili bárónő - grafo Illésházy (en Szolnok)
- Andrew Lloyd Webber:
- Evita - Che Guevara; Agustín Magaldi (en Budapeŝto, Miskolc, Szeged)
- La Fantomo de la Operejo - Raoul (Teatro Madách)
- Jesus Christ Superstar - titolrolo (Nacia Teatro (Miskolc))
Lia filma rolo
[redakti | redakti fonton]- Határok nélkül - Szilveszteri gálaműsor (televida transpreno en Teatro Szigligeti, 2008)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva membiografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto