Gábor Devecseri
Gábor Devecseri | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de februaro 1917 en Budapeŝto | ||||
Morto | 31-an de julio 1971 (54-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-1-1/2 ![]() | ||||
Lingvoj | greka • franca • persa • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1939) ![]() | ||||
Partio | Hungara Komunista Partio Partio de Hungaraj Laboristoj ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patrino | Erzsébet Devecseriné Guthi ![]() | ||||
Edz(in)o | Klára Huszár (en) ![]() ![]() | ||||
Parencoj | Soma Guthi (avo) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto universitata instruisto verkisto Literatura tradukisto filologo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gábor DEVECSERI [deveĉeri], hungare Devecseri Gábor estis hungara poeto, elstara tradukisto de la greka kaj latina literaturoj, altlerneja instruisto. Lia patrino estis Erzsébet Devecseriné Guthi.
Gábor Devecseri naskiĝis la 27-an de februaro 1917 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de julio 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Devecseri frekventis gimnazion en Budapeŝto, kaj jam tiam aperis lia debuta poemlibro. Li sekvis stilojn de Dezső Kosztolányi, Antal Szerb kaj Mihály Babits. En 1938 li tradukis ĉiujn verkojn de Katulo. En la sekva jaro li akiris diplomon en la universitato kaj en 1942 li jam havis alian diplomon por pedagogo. La tiamaj poemoj apartenis al la 3-a periodo de Nyugat, dume li havis postenon en biblioteko. Post la 2-a mondmilito li instruis en la universitato kaj aliĝis al literatura rondo de komunistoj. Li ricevis premion Kossuth en 1953 kaj ankaŭ aliajn premiojn. En 1956 li apogis la revolucion. Li estis framasono.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Az állatkerti útmutató (Gvidilo por bestoĝardeno), poemaro (1945)
- Összegyűjtött versek (Kolektitaj poemoj), (1974)
- Három hét egy esztendő (3 semajnoj estas jaro), vojaĝimpresoj el la Sovetunio, (1954)
- tradukaĵoj de 89 aŭtoroj, ekzemple Sofoklo, Ovidio, Herodoto, Platono, Ŝekspiro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio