Gábor Fabricius
Aspekto
Gábor Fabricius | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1975 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Eötvös József Gimnázium (en) ![]() Arta Universitato Moholy-Nagy (–2003) Centra Sankt-Martena Kolegio de Arto kaj Dezajno (–2005) ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto filmreĝisoro scenaristo ![]() |
Gábor Fabricius, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fabricius Gábor estas hungara reĝisoro, scenaristo, produktoro, altlerneja instruisto.
Gábor Fabricius[1][2] naskiĝis la 25-an de oktobro 1975 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Fabricius maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1994. Li akiris diplomojn en Arta Universitato Moholy-Nagy en 2003 kaj en:Central Saint Martins (2005), pli poste li praktikadis eksterlande. Jam pli frue en 1997 li fondis propran firmaon, kiu okupiĝis pri reklamfilmoj, kelkaj el tiuj estis premiitaj. En la 2000-aj jaroj li fondis ankaŭ fondaĵon, en 2010 filman produktejon. Ekde 2014 li instruis en la Arta Universitato. Li ricevis premion en 2008.
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Grown Ups (mallonga filmo, 2010); ankaŭ produktoro
- Bianka (mallonga filmo, 2012); ankaŭ scenaristo
- Sintér (mallonga filmo, 2014); ankaŭ scenaristo
- Dialogue (mallonga filmo, 2016); ankaŭ scenaristo kaj produktoro
- Eltörölni Frankot (2021); ankaŭ scenaristo kaj produktoro
Liaj filmaj produktaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Egy nő igaz története (televida filmo, 2007)
- Hamlet 360 (2017)
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Az én nevem Jimmy (televida serio, 1990)
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Puha Neon Fejlövés (novelaro, 2009)
- Másik bolygó (romano, 2016)