Gábor Márkus (kuracisto)
Gábor Márkus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de junio 1922 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de aprilo 2012 (89-jaraĝa) en Bufalo |
Ŝtataneco | Hungario Usono ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1947) ![]() |
Okupo | |
Okupo | kuracisto biokemiisto onkologo ![]() |
Gábor Márkus [mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus Gábor (naskiĝis la 8-an de junio 1922 en Budapeŝto, mortis la 29-an de aprilo 2012 en Buffalo) estis hungara-usonana kuracisto, onkologo, profesoro, membro (ekstera (1994)) de Hungara Scienca Akademio. [1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Márkus frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1947. En la sekva jaro helpe de stipendio li plulernis en Universitato Stanford, kie li akiris sciencan gradon Ph.D. Li restis en Usono, eĉ en la universitato, kie li instruis kaj esploris. Inter 1953 kaj 1957 li laboris en universitata infanhospitalo en Filadelfio (Usono), poste en instituto en Buffalo. Li ankaŭ instruis en la universitato ĝis la emeritiĝo. Li ricevis signifan usonan premion en 1981. Li akiris tutmondan famon pri esploroj de sangokoaguloj, sed li estis aktiva ankaŭ en esplorado de kanceroj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-08-19 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-09-17 per la retarkivo Wayback Machine