Gábor Tari (pentristo)
Aspekto
Gábor Tari (pentristo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de junio 1960 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto |
Gábor Tari, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tari Gábor estas hungara pentristo, altlerneja instruisto.
Gábor Tari (pentristo)[1] naskiĝis la 4-an de junio 1960 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Tari (pentristo) maturiĝis en industriarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1978, lia instruisto estis Zoltán Tölg-Molnár. Li akiris pedagogian diplomon en Hungara Belarta Universitato en 1983, post 3 jaroj ankaŭ majstran diplomon. Liaj majstroj estis Lajos Sváby kaj Pál Gerzson. Inter 1986-1998 li instruis en pedagogia altlernejo, ekde 1990 ankaŭ en Teknikuniversitato de Budapeŝto, dum li akiris sciencan gradon Ph.D. en 2006 kaj lia habilitiĝo okazis en 2012. Li ricevis premiojn en 1978 kaj 1985.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A képzőművészeti kompozició gyakorlata (1992)
- Immanens Színharmónia rendszer (disertaĵo, 1999)
- Lakóparkok színtervezési problémái - Ismeretlen Forma (2005)
- A szín a tárgy, környezet és öltözködéskulturában (2013)
Elektitaj komunaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1986, 1987, 1989-1993, 1995, 1998)
- Helsinko, Roterdamo (1990)
- Szentendre, Kaposvár (1994)
Elektitaj kreaĵoj
[redakti | redakti fonton]- emajla bildo en Újpest-Központ (metrostacio) (ĉirkaŭ 4 x 8 m, 1990)
- koloriga plano de urbocentro en Gyöngyös (kunaŭtoro, 1992)
- kolorplano de Kastelo Esterházy (Fertőd) (2003-2007)
- kolorplano de loĝkvartalo en Szentendre (premiita, 2013)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare Arkivigite je 2024-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
- biografieto hungare
- aprezo kun foto
- datenoj