Gábor Vida (biologo)
Aspekto
Gábor Vida | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1935 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | biologo instruisto botanikisto |
Gábor VIDA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor Vida estis hungara biologo, genetikisto, ekologo, profesoro, membro (korespondanta en 1985, ordinara en 1993) de Hungara Scienca Akademio. Gábor Vida [1] naskiĝis la 24-an de marto 1935 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Vida frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1953-1957, poste li laboris en instituto pri vinberoj. En la studjaro 1960 li instruis en mezlernejo, poste li laboris en akademia genetika instituto. Inter 1973-2005 li estis katedrestro en Universitato Eötvös Loránd. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1965, li doktoriĝis en 1973 antaŭ la akademio. Li okupiĝis ekzemple pri medioprotektado. Li ricevis 5 premiojn inter 1996-2006.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Az élet keletkezése (Estiĝo de la vivo), (1981)
- A biodiverzitási feladvány (1995)
- Általános genetika (Ĝenerala genetiko), (1999)
- Helyünk a bioszférában (2001)