Gábor Zombor
Gábor Zombor | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1964 (60-jaraĝa) en Kecskemét |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Albert Szent-Györgyi University of Medicine (en) ![]() Universitato de Okcidenta Hungario - ekonomiko (–2003) ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto kuracisto health economist (en) ![]() ![]() |
Gábor Zombor, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Zombor Gábor Zoltán, estas hungara kuracisto, politikisto, parlamentano, urbestro.
Gábor Zombor[1] naskiĝis la 12-an de marto 1964 en Kecskemét.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Zombor maturiĝis en gimnazio en Kiskunfélegyháza en 1982, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato Albert Szent-Györgyi en 1989. Post la diplomo li laboris jaron en malsanulejo de Kiskunfélegyháza, poste 5 jarojn li estis ĝenerala kuracisto en Kunbaja, pli poste inter 1995–1999 li estis ĉefkuracisto en Baja. Tiutempe li ankaŭ komencis politikadi. En 1999 li akiris juran, en 2004 ekonomian diplomon, dum inter 2000 kaj 2006 li estis hospitalestro en Kecskemét. Pli poste li aktivadis en la politiko kiel inter 2006–2014 urbestro de Kecskemét, inter 2006-2022 parlamenta deputito, en la jaroj 2014 kaj 2015 subministro. Lia edzino naskis kvarfoje. Li ricevis premiojn inter 2002-2021.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun fotoj
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- intervjuo kun foto