Géza Benkő
Aspekto
Géza Benkő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1969 en Malý Kamenec |
Morto | 19-an de novembro 2017 (48-jaraĝa) en Szerencs |
Lingvoj | slovaka • hungara |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Slovakio |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro |
Géza Benkő [benkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkő Géza, en Slovakio Gejza Benkő estis slovakia hungara aktoro.
Géza Benkő[1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1969 en Malý Kamenec (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 19-an de novembro 2017 en Szerencs (Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Benkő maturiĝis en gimnazio en Kráľovský Chlmec, poste li akiris aktoran diplomon en Bratislavo. Post siaj studoj li ne ligiĝas al teatraj tupoj, sed li ofte havis rolojn en pluraj hungarlingvaj teatroj, eĉ en slovakaj filmoj. Baldaŭ li havis rolojn ankaŭ en Hungario (Nacia Teatro (Győr), Hungara Televizio). Li mortis sur scenejo dum provo. Li ricevis teatran premion en 1994.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Rikardo la 3-a (2013)
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - vira titolrolo
- Molière: Tartufo - Orgon
- István Örkény: Tóték - majoro; poŝtisto
- Friedrich Schiller: La Rabistoj - Schweizer (1999, 2013)
- Samuel Beckett: Atendante Godot - Lucky (kun teatra premio)
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Neha
- Spoveď
- Na Bukovovom dvore
- Jóban Rosszban (televizia serio)
Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingvaj datenoj kun foto