Géza Fischer
Aspekto
FISCHER Géza [p. fiŝer] estis hungara kantisto (baritono) naskiĝinta en Temeŝvaro la 25-an de marto 1899 kaj mortinta en Brünn la 4-an de marto 1963.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Fischer debutis en Prago de 1922 en rolo de Silvio (Leoncavallo: Pagliacci). En 1924 li kantis en Bratislavo kaj ekde 1929 en Brno.
Roloj
[redakti | redakti fonton]- Grafo (Mozart: Le nozze di Figaro);
- Renato (Verdi: Un ballo in maschera);
- Germont (Verdi: Traviata).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.