Géza Glaser
Géza Glaser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de novembro 1877 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Perbete |
Morto | la 30-an de majo 1961 en Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | terkultivisto entreprenisto |
Géza Glaser, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Glaser Vilmos Géza, pli mallonge Glaser V. Géza estis hungara kamparano (terkultivisto), entreprenisto.
Géza Glaser[1] naskiĝis la 13-an de novembro 1877 en Perbete (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Pribeta en Slovakio), li mortis la 30-an de majo 1961 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Glaser maturiĝis en Pozono, ekde 1896 li estis kamparano ekzemple en Érsekújvár. Ĉirkaŭ 1910 li fondis ankaŭ produktejojn pri alkoholaĵoj, oleoj, ameloj, vickafoj kaj ledoj. En la fruaj 1930-aj jaroj li translokiĝis al Budapeŝto, kie li havis altajn postenojn en agrariaj organizaĵoj kaj li okupiĝis pri efikoj de la Granda Depresio. Li sukcese kreis planojn por vendadi lanojn, betojn kaj terpomojn. Liaj ideoj helpis internaciajn kontraktojn pri tritikoj kaj sukeroj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A pénzügyi kibontakozás időszerű kérdései. (1921)
- A világgazdasági válság megszüntetésének egyetlen módja: az export-agrárállamok kivitelének centralizálása. (1929)
- Gazdasági kis-ántánt. (1934)
- Ausfuhl-Kooperation der Agrarländer im Donaubecken. (1937)