Saltu al enhavo

Géza Györgyi (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Györgyi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1930 (1930-10-08)
en Budapeŝto
Morto 24-an de aŭgusto 1973 (1973-08-24) (42-jaraĝa)
en Szeged
Tombo Tombejo Farkasrét, 43-2-21 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1949–1953) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Géza Györgyi Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Magdolna Zimányi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Géza Györgyi [djordji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györgyi Géza estis hungara fizikisto, profesoro. Lia patro estis Géza Györgyi (kuracisto).

Géza Györgyi [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de aŭgusto 1973 en Szeged.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Géza Györgyi frekventis katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo kun Zoltán Latinovits. Li akiris fizikistan diplomon en 1954 en Scienca Universitato Eötvös Loránd. Ekde 1953 li laboris en la centra fizika esplorinstituto. Dum la Hungara revolucio de 1956 li estis loke elektita revolucia sekretario, tial poste li havis malavantaĝojn, tamen li ne havis punojn. En 1959 li ricevis poliomjeliton, li paraliziĝis. En la sama jaro Universitato Kolumbio invitis lin parte por instrui, parte por resaniĝi, sed la hungara ŝtato malpermesis la vojaĝon. En la studjaro 1967 li esploris en Francio helpe de stipendio. Li doktoriĝis en 1971, iam li estis nomumita titulara profesoro. En 1973 li sinmortis. Li ricevis premiojn en 1955, 1972, 1973.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Relativitás- és kvantumelméleti problémák vizsgálata csoportelméleti módszerekkel (1957)
  • Elméleti magfizika (1961, 1965, pole: 1964)
  • Symmétrics et groupes en Mécanique Classique prérelativiste (1972)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • premio "Györgyi Géza" fondita en 1995