Géza Képes
Aspekto
Géza Képes | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Képes Géza | ||
Naskiĝo | 1-an de februaro 1909 en Mátészalka | |
Morto | 19-an de aŭgusto 1989 (80-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 31-3-60 vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto poeto tradukisto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Géza KÉPES [kEpeŝ], hungare Képes Géza estis hungara poeto, tradukisto, instruisto kaj edukisto.
Géza Képes naskiĝis la 1-an de februaro 1901 en Mátészalka. Li mortis la 19-an de aŭgusto 1989 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li frekventis bazlernejon en Mátészalka, mezlernejon en Sárospatak (kie li verkis la unuan poemon), universitaton en Budapeŝto. Inter 1933-1940 li instruis kaj edukis en Sárospatak, tiam aperis lia unua poemlibro. En 1942 li prelegis en Finnlando pri la hungara literaturo. Inter 1945-1954 li havis postenon en Hungara Radio, kie li okupiĝis precipe pri porinfanaj programoj. Poste li fondis eldonejon Magvető, kies direktoro li estis. En 1957 li estis forigita, tial li laboris plu en literatura instituto.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- resume 13 teatraĵoj, 12 tradukitaj teatraĵoj
- János Vitéz (Johano la Brava), 1958
- Reggeltől Reggelig (De Mateno ĝis Mateno), 1962
- Sport és költészet (Sporto kaj poezio), 1968
- tradukaĵoj: Kalevala (1969, 1979, 1992); de O'Neill, Puŝkin, G. B. Shaw, Salvatore Quasimodo, Hristo Botev, ĉinaj poetoj
- Márványba véslek (Mi skulptas vin en marmoron), (debuta poemaro) 1933
- Északi csillagok (Nordaj steloj), poezioj de finnaj poetoj 1943
- Napkelte Mongóliában (Sunleviĝo en Mongolio), poemecaj vojaĝimpresoj, 1955
- Kő és festék (Ŝtono kaj farbo), poemoj, 1967
- Örök szomjúság (Eterna soifo), poemoj, 1988