Géza Kovács (agronomo)
Géza Kovács (agronomo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1956 en Budapeŝto |
Morto | junio de 2012 en ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | agronomo genetikisto ![]() |
Géza Kovács [kovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kovács Géza, estis hungara agronomo, genetikisto.
Géza Kovács[1][2] naskiĝis la 16-an de novembro 1956 en Budapeŝto, li mortis en junio de 2012 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Kovács maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1975, poste li akiris agronomian diplomon en Agrarscienca Universitato en 1981, post 2 jaroj genetikistan diplomon kun doktoriĝo. Jam post la unua diplomo li laboris en agronomia instituto de Martonvásár, intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ankaŭ instruis en Agrarscienca Universitato de Gödöllő (1984–1987) kaj Scienca Universitato Loránd Eötvös (1987–1989), krome li estis konsilisto en Kubo (1989–1990) kaj Svedio (1991). Li profitis la bioteknologion ĉe plibonigado de maizoj kaj tritikoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az őszi búza gibberellinsav-érzékenységének vizsgálata diallél analízissel. (kunaŭtoro, 1981)
- A mikrospórától az utódnemzedékig. (disertaĵo, 1993)
- Dynamics of pH Changes in Rubia tinctorum Cell Suspension. (kunaŭtoro, 1995)
- Az első organikus növénynemesítési műhely. (2008)
- Alakorfajták az ökotermesztésben. (2012)