Géza Morcsányi
Géza Morcsányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1952 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de januaro 2023 (70-jaraĝa) en Budapeŝto, Hungario |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto (1971–1977) Teleki Blanka Gymnasium (en) (1966–1970) |
Familio | |
Edz(in)o | Judit Balog (en) |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo universitata instruisto Literatura tradukisto tradukisto aktoro |
Géza Morcsányi [morĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Morcsányi Géza estis hungara dramaturgo, tradukisto, altlerneja instruisto.
Géza Morcsányi [1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1952 en Budapeŝto kaj mortis la 4-an de januaro 2023.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Morcsányi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato Corvinus de Budapeŝto en 1977. Li estis dramaturgo inter 1977–1988 en Teatro Radnóti, Nacia Teatro (Pécs), Nacia Teatro (Győr), Teatro Szigligeti (Szolnok), poste li estis redaktoro. Inter 1995 kaj 2015 li estis direktoro de eldonejo. Li instruis ankaŭ en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). En 2017 li debutis kiel filma aktoro. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn. Li ricevis 4 premiojn inter 1999-2005.
Elektitaj teatraj dramaturgaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a (2004)
- Reĝo Lear (2010)
- La dresado de la megero (2012)
- Molière: La mizantropo (2008)
- István Örkény:
- Tóték (2004)
- Macskajáték (2005)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Anton Ĉeĥov:
- Ványa bácsi (1996, 2001, 2003, 2010-2011)
- Sirály (1999, 2003-2004)
- Tri fratinoj (2004, 2006)
- Boris Pasternak: Doktor Živago (2002)
- Nikolaj Gogol: La revizoro (2004, 2007-2008, 2012)