Géza Nagy (literaturhistoriisto)
Géza Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1914 en Eliseni |
Morto | 24-an de januaro 1981 (66-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Patro | Géza Nagy (ekleziverkisto) |
Frat(in)oj | István Nagy (pastro) kaj Béla Abody Nagy |
Okupo | |
Okupo | tradukisto lingvisto |
NAGY Géza (nadj) estis rumanuja hungara kulturorganizinto, studverkisto, tradukisto, lernolibroverkisto naskita en Székelyszenterzsébet la 1-an de septembro 1914 kaj mortinta la 24-an de januaro 1981 en Târgu Mureș.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Nagy la mezlernejon finis en Székelyudvarhely kaj Koloĵvaro kaj li akiris diplomon pri fakoj de hungara-germana-rumana lingvoj en Universitato Ferdinand (1936). Li doktoriĝis pri hungara lingvo kaj literaturo, historio de Sudorient-Eŭropo. Li faris vojaĝstudojn en Svisujo kaj Hungarujo. Li instruis en Zilah (1936-37) kaj Koloĵvaro (1937-48). Li estis sekretario de Erdélyi Múzeum-Egyesület (1942-47). Li partoprenis aktive flanke de József Venczel en organizado de Bolyai Tudományegyetem (1945). Li estis instruisto denove en liceo (1948-52) kaj en hungara pedagogia lernejo (1952-53) en Kluĵo. Li estis arestita kaj kondamnita laŭ eltrovitaj akuzoj kaj deportita al kanalo Danubo (1953-54), poste unu jaro li estis politika malliberulo. Nur en 1970 oni nuligis lian kondamnon. Ekde 1971 li estis lekciisto de Universitato Babeş-Bolyai ĝis sia pensiuliĝo (1979). Li redaktis la gazeton Keleti Újság (1938-39), estis redakciano de Ifjú Erdély (1938-44). Liaj artikoloj aperis en revuoj Pásztortűz, Hitel, Erdélyi Múzeum. Post la dua mondmilito li publikigis en Utunk, Igaz Szó, Művelődés, Tanügyi Újság, Igazság.
Ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar nyelv és stílus (1947).
- A magyar nyelv iskolai tanulmányozásának módszertana (kun P. Dombi Erzsébet, Kv. 1979).
- Ferenc Pápai Páriz: Békességet magamnak, másoknak red., antaŭparolo (taglibro, korespondado, (1977).
- Abbé de Saint-Pierre: Az örökbéke-tervezet rövid foglalata (1979).
Tradukvolumoj
[redakti | redakti fonton]- Titus Popovici: Az idegen (1957),
- Ion Luca Caragiale: Szemelvények, cikkek, tanulmányok (1960),
- Ion Slavici: Mesék (1961),
- Mihai Eminescu: Könnycsepp királyfi (1963),
- Mihail Sadoveanu: Nicoară Potcoavă (1966),
- I. Pop-Reteganul: Virágok apja (1969),
- Nicolae Iorga Válogatott írások (1971).
- Friedrich Dürrenmatt: A bíró és a hóhér (1969).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Benkő Samu: Nagy Géza, a literátor és művelődésünk mindenese[1].