Géza Simon
Aspekto
Géza Simon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1924 en Vörösberény |
Morto | 23-an de aprilo 2009 (85-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | |
Parencoj | Júlia Szóka (en) (fratino nevino) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Géza Simon [ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simon Géza estis hungara aktoro.
Géza Simon[1][2] naskiĝis la 10-an de januaro 1924 en Vörösberény, li mortis la majon 2009 en Győr.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Simon maturiĝis en mezlernejo en Veszprém (urbo) kaj akiris ankaŭ metian diplometon pri bakisto. Li aliĝis al teatra trupeto en Veszprém, poste en Győr. Li studis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, sed iom poste li forlasis la studadon. Li apartenis ekzemple al Nacia Teatro (Miskolc) (1953-1958), Teatro de Kecskemét (1958-1963), Teatro Jókai (Békéscsaba) (1968-1976), fine al Nacia Teatro (Győr) (1978-). Li ricevis premion en 1985 kaj li havis la titolon eterna membro de Teatro de Győr. Li havis edzinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Egeus
- Makbeto - Lennox
- Rikardo la 3-a - unua murdisto
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Nemes Böffen Tóbiás
- Reĝo Lear - maljunulo
- Romeo kaj Julieta - apotekisto
- Molière:
- La malsanulo pro imago - Purgó (kuracisto)
- Georgo Dandin - titolrolo
- Bertolt Brecht: Trigroŝa opero - tigro Brown
- Henrik Ibsen: Hedda Gabler - Jörgen Tesman
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Simeonov-Piŝĉik
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Ferenc Lehár:
- Luxemburg grófja - Lord Lanchester
- A mosoly országa Ĉang
- Imre Kálmán:
- Bajadér - Fülöp Torutte
- A montmarte-i ibolya - teatrestro
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Pacsirta (1964)
- A gyilkos a házban van (1971) - policano
- Szamba (1996) gasto
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Valaki (1975) - pordisto
- Baltazárok (1987) - vilaĝestro
- Patika (serio, 1995) - edzo
- Komédiások (serio, 2000) - onklo Sanyi