Géza Szegedi Molnár (filo)
Géza Szegedi Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1939 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de marto 2008 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1969) |
Familio | |
Patro | Géza Szegedi Molnár |
Okupo | |
Okupo | aktoro imitisto |
Géza Szegedi Molnár [segedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegedi Molnár Géza estis hungara parodisto. Lia patro estis Géza Szegedi Molnár.
Géza Szegedi Molnár[1][2] naskiĝis la 14-an de marto 1939 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de marto 2008 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Szegedi Molnár akiris arkitekturan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En 1963 li aperis en Hungara Televizio en programo de talentokonkurso, kie li prezentis parodiojn. Inter 1964-1968 li havis rolojn en Nacia Teatro (Szeged), poste en malgrandaj teatroj en Budapeŝto. Tiutempe li ricevis kantolecionojn private kaj li ofte rolis eksterlande kun kantparodioj. Dum vojaĝo li travivis teroratakon kaj li vundiĝis, eĉ li paraliziĝis sub talio. Li vivis plu en rulseĝo. Tamen post 2 jaroj li denove estis videbla sur scenejo precipe kiel solisto. Li ricevis premiojn dufoje en 1987 kaj 1988.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Lehár: A mosoly országa - Feri Hadfaludy
- Pierre Barillet–Jean-Pierre Grédy: Floro de kakto - Igor
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Duzzog
Lia televida filma rolo
[redakti | redakti fonton]- Szomszédok (serio, 1998) - László Ervin
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- Nekem már lőttek (membiografia romano, 1988)