Saltu al enhavo

GIF

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
GIF
rastruma grafika dosierformo • senperda datumkompaktigo • densigo de bildo • videa densigo vd
Dum 1987 - nekonata/nuntempe
Partoprenanta Graphics Interchange Format, version 87a • Graphics Interchange Format, version 89a vd
vdr
Simpla GIF, farita el tri malsamaj bildoj, kiuj ripetiĝas senfine.

GIF (angle Graphics Interchange Format, Grafika Interŝanĝa Formato, laŭlitere Bilda Interkomprena Datenaranĝo), estas datenaranĝo por rastrumaj bildoj. Kreita en 1987, ĝi estas tre populara datenaranĝo TTT-e.

La datenaranĝo subtenas ne pli ol 256 kolorojn unudosiere. Ĝi ankaŭ subtenas movbildojn.

Animated gif

La datenaranĝon kreis en 1987 Bob BERRY el la firmao CompuServe, uzante la publike priskribitan metodon «LZW» de senperda datumkompaktigo, kreita en 1983 surbaze de «LZ78». Li onidire ne sciis, ke en 1985 la kreinto de LZW ricevis Usonan patenton pri ĝi. Poste, la patento transiris al la firmao «Unisys», kiu inter la jaroj 1993 kaj 1994 komencis tribunale persekuti programistojn (kaj firmaojn, kiuj dungis ilin), kiuj uzis LZW. Diversaj homoj kaj firmaoj poste ricevis aliajn patentojn rilatajn en aliaj landoj ekster Usono.

Pro tio kaj pro teĥnikaj limoj de GIF, en la jaroj 1995 kaj 1996 uzantoj de Usenet kreis la datenaranĝon «PNG», kiu ne nur estas libera, sed ankaŭ uzas pli efikan algoritmon—«DEFLATE»—kaj subtenas pli da koloroj inter aliaj ebloj. La ununura eblo de GIF, kiun PNG ne havas, estas enkodigi movbildojn, por kiuj kelkaj PNG-aj aŭtoroj kreis alian datenaranĝon «MNG»,[1] kiu estis finita 2001-jare.[2]

La lasta patento koncernanta GIFon eksvalidiĝis en 2006. Pro tio, nun iu ajn povas enmeti GIFojn al iu ajn programaro sen riski tribunalprocesojn.[3] Tamen, por nemovaj bildoj, pli taŭgas PNG, kiun jam subtenas ĉiuj modernaj TTT-legiloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]