GNU LibreJS, aŭ simple LibreJS, estas liberaretnavigila etendaĵo por Mozilla Firefox kaj siaj derivaĵoj, kreita de la Projekto GNU. Ĝia celo estas bloki malliberajn, netrivialajn JavaScript-programojn kaj permesi liberan aŭ trivialan JS-kodon en la retumilo de la uzanto. La etendaĵo estis kreita por solvi la problemo priskribita de Richard Stallman en lia artikolo "La JavaScript-kaptilo",[1] situacio en kiu multaj uzantoj nescie funkciigas malliberajn programojn en siaj retnavigiloj.[2]
GNU LibreJS celas bloki malliberajn JavaScript-programojn kiuj estas en multaj retejoj. Ĝi estis programita kiel parto de la Projekto GNU de Ruben Rodriguez kaj Nik Nyby,[1] kaj estas liverata defaŭlte en la retumilo GNU IceCat.[3] Ĝi ankaŭ funkcias kun Tor.[4]
La etendaĵo permesas listigadon de retejoj je blanka listo kaj havas retpoŝtadresan detektadan sistemon por uzantoj kontakti retejestrojn por konvinki ilin igi ilian JS-kodon kongrua kun LibreJS.[5] Laŭ la Free Software Foundation, multaj retejoj paneas dum la uzado de la etendaĵo, pro la ĉieesto de mallibera JavaScript-kodo tra la reto.[6] Malgraŭ tio, programisto kaj aktivulo Richard Stallman subtenas la uzadon de GNU LibreJS.[2]