Gabelbach-konkurso
Gabelbach-konkurso | ||
hillclimbing | ||
---|---|---|
Lando | Germanio | |
Gabelbach-konkurso (germane: Gabelbachrennen) estas monta konkurso por aŭtoj kaj motorcikloj en la Gabelbach-valo apud Ilmenau, Germanio. Taksatas esti la plej malnova ĝis nun ekzistanta konkurso siaspece en la tuta mondo.
Kontraŭe al normalaj rondaj konkursoj ĝi faritis kaj faratas, kiel ĉiuj montaj konkursoj, laŭ unuopa tempomezurado. Iam estis sur ŝtona lano nur unu kurso, nuntempe faratas sur asfalta lano du. Iam la konkurso numeriĝis inter la plej konataj linioj konkursaj.
Datenoj
[redakti | redakti fonton]Tempospacto | 1904–1934; ekde 1990-aj jaroj |
Longeco | 3,3, poste 4 km |
Kliniteco | averaĝe 9 %, maksimume 16 % |
Rekordo | 2:06,1 |
Averaĝa rapideco | 114,2 km/h |
Stirinto | Manfred von Brauchitsch |
Marko | Mercedes-Benz W06 |
Rekordo | 2:15,5 |
Averaĝa rapideco | 114,2 km/h |
Stirinto | Anton Fleischhauer |
Marko | NSU Motorenwerke |
Priskribo itinera
[redakti | redakti fonton]La konkurso startis iam ĉe Wald-strato, poste la startejo estis, por plilongigi la tuton, ĉe la nuna Lessing-parko, kontraŭe al la stacidomo de Ilmenau Bad. Malantaŭ kurvo je la maldekstra estis la plej kruta parto, nome Wald-strato. Ĉe Ritzebühler-lageto la linio forlasis Ilmenau kaj eniris la belan Gabelbach-valon. Komence kvazaŭ ebene preteris maldekstre tenisa areo kaj glacikegloludejo antaŭ ekhavigi al la sportistoj ĉikanon. Ekzakte tie amikaj motorcikladfanatikuloj metis memorigŝtonon por la en Buckow mortinta turingia motorciklisto Huldreich Heusser. Post aliaj ebenaj partoj kurvo je la dekstre ekigis la lastan etapon. La stirantoj povas denove plirapidigi la maŝinon antaŭ devi mastri bone tri kurvojn ĉe la piedo de Kickelhahn por atingi finfine la Montan hotelon Gabelbach.
Historio
[redakti | redakti fonton]En epoko de ĵus evoluinta aŭta industrio, kiu ja serĉis eblojn konkursi kun aliaj por plibonigi la produktaron, malkovris en 1913 la ĉefkonstruinto de la entrepreno Apollo en Apolda, Karl Slevogt, la straton ĉe Gabelbachtal. Tie okazis jam ekde 1904 konkurso. Ankoraŭ en 1913 li faris diversajn mezurojn praktikajn surloke; en 1921 okazis dua, jam internacia konkurso. Ĉiun jaron ĝis 1928 sekvis novaj. Post paŭzo iĝis ankoraŭ konkursoj en la jaroj 1933 kaj 1934. En 1968 oni okazigis eventeton en la kadro de "Internationalen Rallye Wartburg". Ekde 1993 fanatikuloj ekvivigis tiun ĉi belan tradicion. La lastpasinta konkurso okazis en la 23.-24.6.2018.
Famaj partoprenintoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Internaciaj sportistoj
[redakti | redakti fonton]- Manfred von Brauchitsch
- Ernst Günther Burggaller
- Rudolf Caracciola
- Ernst von Delius
- Paul Greifzu
- Huldreich Heusser
- Paul Pietsch
- Bobby Kohlrausch
- Bernd Rosemeyer
- Hans Stuck
Turingianoj
[redakti | redakti fonton]K. Fuchs (Gehren), Löhn, Victorius, Escher (ĉiuj el Ilmenau), Häfner (Suhl), Stahlschmidt (Erfurto).
Venkintoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]1913 | Slevogt | Apollo |
1921 | Hermann Rützler | Steyr |
1922 | Rützler | Steyr |
1923 | Rützler | Steyr |
1924 | Heusser | Bugatti |
1925 | Heusser | Bugatti |
1926 | Heusser | Bugatti |
1927 | Heusser | Bugatti |
1928 | Caracciola | Mercedes-Benz W06 |
1933 | von Brauchitsch | Mercedes-Benz W06 |
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Claudia Fiala, Karl-Heinz Veit, Rainer Paschy, Ilmenau, Goethestadt und Universitätsstadt ISBN 3-8968-31232
- Göran Cialla, Martin Bienek (Illustrator): Die Legendären Gabelbachrennen. Eine Chronik über 100 Jahre Bergrennen in Ilmenau. P. Cialla, Altenfeld 2013. 161 Seiten. ISBN 978-3-00-047755-3
- Thüringer Allgemeine H.-J. Weise - Gabelbach-Legende. 12.2.2003
- Hans-Joachim Weise: 1913 - 2013: 100 Jahre Gabelbachbergrennen. In: Der neue Geheimrat. Stadt- und Monatsmagazin aus Ilmenau. 2013, Nr. 53 (Jul./Aug.), p. 17–21 kaj 54 (Aug./Sep.), p. 20–24. ND Mediengesellschaft, Ilmenau. ISSN 2196-2685.