Gabriel Hanotaux
Aspekto
Gabriel Hanotaux | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gabriel Hanotaux | |||||
Naskiĝo | 19-an de novembro 1853 en Beaurevoir | ||||
Morto | 11-an de aprilo 1944 (90-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Passy vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | École nationale des chartes (1876–1880) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto historiisto diplomato vd | ||||
Laborkampo | Historio vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gabriel Albert Auguste Hanotaux estis franca diplomato, historiisto kaj politikisto.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Kiel reprezentanto de Francio al la Ligo de Nacioj, li partoprenis en la kvar unuaj ĝeneralaj asembleoj, de 1920 ĝis 1923. Li kontraŭis la akcepton de esperanto kiel laborlingvo de la Ligo de Nacioj, nome de Francio, timante ke esperanto kontraŭstaru la tiaman internacian statuton de la franca lingvo[1][2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Franca delegito Gabriel Hanotaux, akademiano, kontraŭbatalis la proponon per elokvanta prilaŭdo de la franca lingvo kaj de ĝia literaturo “jam universala en la tuta mondo de l'penso”. Li petis, ke oni ne malfermu diskuton pri tio temo kaj proponis la sendiskutan prokraston. Tuj la prezidanto voĉdonis pri tio. Post konfuza baloto, dufoje rekomencita, per leviĝo kaj sido, li proklamis la prokraston. La plimulto sindetenis, sed neniu subtenanto poste rajtis paroli. La tuta afero kaŭzis sufiĉe grandan bruon en la tutmonda gazetaro, interalie en la japana, kiu sin montris malkontenta pri tiu rifuzo kaj favoris Esperanton.» Edmond Privat, Historio de la lingvo esperanto, Internacia esperanto Instituto, 1927, p.136-137.
- ↑ “Francio, tiutempe sentante sin en defensivo pro la kreskanta prestiĝo de la angla, vidis en la poresperanta rezoluciprojekto plian minacon al la pozicio de la franca lingvo kiel la klasika lingvo de diplomatio. La delegito, Gabriel Hanotaux, membro de la Franca Akademio, eksministro pri landaj aferoj kaj historiisto, kiu en siaj verkoj gloris la francan imperiismon, kolere turnis sin kontraŭ la rekomendo. Sen ke la alilandaj delegitoj kuraĝis kontraŭparoli, Hanotaux elokvente postulis “honoron” por sia lingvo, la franca, “kiu havas sian historion, sian belecon, kiu esti uzata de tre grandaj verkistoj, kiu estas konata en la tuta mondo, kiu estis admirinda vastigilo de ideoj” (Cit. Esperanto 17. 1921, p.3). Li atingis, ke estis decidite, sen diskuto, prokrasti la aferon.» Ulrich Lins, La Danĝera Lingvo, Eldonejo Progreso, 1990, p.63.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Kategorioj:
- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1853
- Mortintoj en 1944
- Viroj
- Naskiĝintoj la 19-an de novembro
- Mortintoj la 11-an de aprilo
- Ministroj de la tria Franca Respubliko
- Deputitoj de Aisne
- Ministroj pri eksterlandaj aferoj de Francio
- Membroj de la Franca Akademio
- Francaj arkivistoj
- Grand-oficiroj de la Honora Legio