Gafur Gazizi
Gafur Gazizi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1958 (66-jaraĝa) en Baŝkira ASSR |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | poeto esperantisto |
Gafur Gazizi aŭ Gafur Gazizov (ruse Гафур Газизов) estas sovetia kaj ruslanda esperantisto, kiu naskiĝis la 20-an de septembro 1958 en Baŝkirio. Esperantisto ekde 1973, li laboris kiel kompresoristo en vitrouzino Salavatsteklo. Gafur Gazizi ekverkis en Esperanto ekde 1978 kiam li militservis en la Soveta Armeo laŭ instigo de Jaan Ojalo, tiam redaktoro de Amikeco. Krom Esperanto Gafur ĝuas sporadan uzadon de la hispana kaj franca lingvoj. En 1986 ĉe la eldonejo Sezonoj aperis lia originala poemaro Zigzage. Dek jarojn poste liaj poemoj estis eldonitaj en la kolektiva poemaro Kvarteto (1996). Intertempe poemoj, recenzoj kaj polemikaĵoj de Gazizi aperis en Amikeco, Ekzakte, La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto, Sezonoj, Literatura Foiro, Fonto kaj aliloke, ankaŭ en baŝkiria gazetaro.
Poemo ekzemplera
[redakti | redakti fonton]Recenzo
[redakti | redakti fonton]
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kunlaborantoj de Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto Arkivigite je 2009-09-17 per la retarkivo Wayback Machine esperante tekstoj de Gazizi