Saltu al enhavo

Gaja tombejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaja tombejo
koordinatoj 47° 58′ 17″ N, 23° 41′ 44″ O (mapo)47.97138888888923.695555555556Koordinatoj: 47° 58′ 17″ N, 23° 41′ 44″ O (mapo)
Gaja tombejo (Rumanio)
Gaja tombejo (Rumanio)
DEC
Gaja tombejo sur la mapo de Rumanio
Map
Gaja tombejo
vdr
Gaja tombejo en Săpânța

La Gaja tombejo (rumane Cimitirul vesel) estas tombejo kun specife dekoritaj tombejaj lignaj steleoj (tomboŝtono) en la komunumo Săpânța en la distrikto Maramureș en la norda Rumanio. La dekorado estas dankenda al la plur-jardeka laboro de la loka artisto Stan Ioan Pătraș (1908—1977). Li dekoris la tradiciajn lignajn tombejajn steleojn per manpentritaj, koloraj, naivaj bildoj, kiuj prezentas la vivon de la mortintoj. Li ĉizis sur la steleo eĉ versojn, dialogojn rilate al la mortinto.

La tombejo estas subĉiela muzeo kaj turisma allogaĵo.