Gajaj Vesperoj[1] estas 80-paĝa libro, verkita kaj kompilita de Carl Walter. Li eldonis ĝin en la jaro 1931 en Berlino.
Ĝi enhavas spritaĵojn, anekdotojn, humoraĵojn, regulojn por gvidantoj, program-konsilojn por grupkunvenoj kaj ludojn - por fari la grup-vesperojn allogajn kaj interesajn.
„ La libro havas du taskojn . . . amuzi la esperantistaron; fari la grupvesperojn tiom gajaj kaj amuzaj, ke la grupanoj . . . restu fidelaj al la grupo kaj al la lingvo Esperanto.“ Ĝi certe plenumos ankaŭ en la mano de vigla lingvosperta gvidanto. Ofte tia ekzistas ja en grupo, sed mankas ideoj amuzaj en momento de bezono. La libreto prezentas ilin; abunde eĉ, se mi ne sekvas laŭlitere nur sed lasas inspiri sin al pluo.
Specialan dankon pro ĉi tiu esperiga ido plej juna en nia literaturo meritas ne nur
ĝia patro. la aŭtoro, sed ankaŭ la akuŝistofinforminto, prof. Christaller, kaj la laŭsenta baptopatro, direktoro Andreo Ĉe.
Kelkajn makuletojn internajn (preseraroj, germanismoj kaj stilaj nebelaĵoj) ĝi estos perdinta ĉe renaskiĝo per dua eldono, espereble baldaŭ necesa. Ĉar ĝi inter similaĵoj estas la plej riĉenhava, uzebla en diversaj rondoj (komencantoj, junuloj, kleruloj aŭ ne) kaj praktika, oni nur povas rekomendi al ĉiu grupo la havigon: La unu marko bonege rentumiĝos ”
„ Tiu dua libro de C. Walter enhavas grandan kolekton de spritaĵoj, anekdotoj, humoraĵoj, diversaĵoJ. Krom tio estas en ĝi legindaj kaj sekvindaj reguloj por gvidantoj de kursoj kaj kunvenoj kaj programkonsiloj por grupkunvenoj.
Interesa estas ankaŭ la aparta ĉapitro pri Ludoj en la kunvenejo kaj en libera aero. La libreto estas zorge presita kaj eldonita. Ni rekomendas ĝin al ĉiu, kiu volas pasigi kelkajn agrablajn horojn. ”