Gajdobra
Gajdobra, serbe Гајдобра, germane Schönau, hungare Szépliget estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉka Palanka.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Alto super marnivelo: 91 m
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 2960
- Poŝtkodo: 21432
- Telefonprefikso: 21
- Aŭtokodo: NS
Situo
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao precipe germanoj alvenis tien. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szépliget 2 732 homoj (2 386 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. Fine de la 2-a mondmilito la serboj funkciigis deportitan tendaron precipe por germanoj. En 2002 loĝis en Gajdobra 2968 homoj, (serboj 2808 (95%), slovakoj 34, kroatoj 21, hungaroj 19, jugoslavianoj 16 kaj aliaj).
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- Romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1788, la turo estas 35 m-ojn alta
- Nova serba preĝejo
- Iamaj germanaj loĝdomoj