Saltu al enhavo

Galaktion Tabidze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galaktion Tabidze
Persona informo
გალაკტიონ ტაბიძე
Naskiĝo 5-an de novembro 1891 (1891-11-05)
en Chkvishi
Morto 17-an de marto 1959 (1959-03-17) (67-jaraĝa)
en Tbiliso
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Falo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Mtacminda Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj kartvela vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Kartvela Demokratia Respubliko
Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Tbilisa Eklezia Seminario Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Galaktion Tabidze
Familio
Edz(in)o Olga Okujava (en) Traduki (1916–1941) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Galaktion TABIDZE (kartvele გალაკტიონ ტაბიძე), simple alnomata Galaktioni (გალაკტიონი),(la 17an de novembro 1892 – la 17an de marto 1959) estis kartvela poeto kaj kunfondinto de la avangarda poezia grupo Bluaj Kornoj. Ties verkado profunde influantas ĉiuj postaj generacioj de kartvelaj poetoj kaj li ankaŭ estas nomita la "La kartvela Bajrono" (Kertoli Byroni) [1].

Tabidze publikigis milojn da poemoj dum sia vivdaŭro kaj havis signifan efikon al la moderna kartvela poezio kaj literaturo. Malgraŭ ke li supervivis la grandan purigon de Stalin de la 1930-aj jaroj, li perdis parencoj kaj konuloj, inter ili kolegaj verkistoj kaj personaj amikoj. La spertoj de tiu periodo plonĝis lin en deprimon kaj alkoholismon. Li estis enhospitaligita en psikiatrian hospitalon en Tbiliso, kie li faris sinmortigon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tabidze studis ĉe la Kartvelan Mezlernejon en Kutaisi kaj tiam studentiĝis ĉe la Teologia Seminario en Tbiliso. Li komencis publikigi poemojn en la aĝo de 16. Lia unua volumo de poezio estis publikigita en 1914 kaj lia dua, Künstliche Bluumen, en 1916. Ĝi estis granda sukceso ĉe publiko. La poemoj estis influitaj de franca simbolismo kaj sonore kaj onomatopee traktis solecon, izolecon, senamecon kaj koŝmarajn antaŭsentojn. La poemoj Sen amo (1913), Mi kaj la nokto (1913), La vento blovas (1924) kaj La luno de Mtasminda estis precipe popularaj.

En 1915 li iĝis kunfondinto de la verkista grupo de Bluaj Kornoj, kiu ludis gravan rolon en la renovigo de la kartvela literaturo kaj faris nomon per radikalaj literaturaj eksperimentoj. En 1919 li eldonis la kolekton “Artaj Poemoj”. En 1924 li iĝis unu el la fondintoj de la revuo "Mnatobi" ("Lumo").

Sovetunio toleris la popularan poeton sed premis lin. Liaj poemoj komence iĝis pli kriptaj kaj koŝmaraj. Fine de la 1920-aj jaroj li forturnis sin de simbolismo kaj serĉis rifuĝon en patriote orientita realismo kiu estis tolerita de la ŝtato : "Ni donas niajn korojn al nia lando" sed inter la linioj li karikaturis sovetian politikon.

Dum la elpurigoj de Stalin en la malfruaj 1930-aj jaroj li mem estis pridemandita kaj sovaĝe torturita de ĉefo de la NKVD Lavrentij Berija. Rezulte Tabidze iĝis deprimita kaj iĝis alkoholulo. Lia longa silento kaj izoleco savis lin de la elpurigoj tamen; li daŭris ricevi titolojn kaj premiojn kaj novaj poemoj estis eldonitaj, sed la vivo de la poeto estis tute distordita. Lia edzino Olga kaj lia bofrato estis arestitaj fare de la NKVD. Lia edzino mortis en siberia laborkampo en 1944 kaj lia bofrato estis mortpafita.

En 1959 li estis enhospitaligita kun neriparebla damaĝo al lia sano. Kelkajn tagojn poste li saltis el fenestro de la tria etaĝo kaj mortis pro siaj gravaj vundoj. Li estis entombigita ĉe la Mtatsminda Panteono, lia enteriga estado ĉeestita de dekoj de miloj. Bronza busto ornamas lian tombon. En 2000 la kartvela ortodoksa eklezio oficiale senkulpigis lin de la peko de suicido [2].

Rekono kaj heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Anglalingva afiŝo citanta Galaktion Tabidze, 2022. "Sen amo nek beleco nek senmorteco ekzistas"

Inter la honorigo donitaj al li dum lia vivo estis Popola Poeto de la Kartvela SSR (1933) kaj Akademiano de la Akademio de Sciencoj de la Kartvela SSR (1944). En Tbiliso li estis konata figuro, sed dum liaj malfruaj jaroj li ofte estis vidita vaganta tra la stratoj ebria kaj parolanta al si mem.

La komponisto Giya Kancheli uzis tekstojn de Tabidze por sia rekviemo Malpeza mateno, verkita inter 1984 kaj 1985, la dirigento Jansug Kachidze muzikigis La Lunon de Mtatsminda por simfonia orkestro.

Domomuzeo estis malfermita en la patrujo de la poeto en la vilaĝo de Chkvishi (d). Stratoj en Tbiliso, Kutaiso kaj Batumi estas nomitaj laŭ la poeto.

Tabidze aŭtoris miloj da poemoj kiuj establis lin kiel unu el la plej grandaj kartvelaj poetoj kun grandega influo al la moderna kartvela literaturo. Lia arkivo de proksimume 100 000 eroj estas posedata de la Literatura Muzeo en Tbilisi kaj ankoraŭ atendas plenan esploradon. Liaj poemoj estis tradukita interalie en la rusan, francan, anglan kaj germanan [3].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Andrew Cardwell (2004), Byron's Reception in Europe, vol 1, p. 416, ISBN  0826468446 (angla)
  2. Biografio de Galaktion Tabidze (angle) de Grandega Sovetia Enciklopedio
  3. Natella de Tsinandali, poemo de Galaktion Tabidze, ruslingva traduko de Bella Akhmadulina, kantita de Larisa Novoseltseva

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]