Galateo (mitologio)
Galateo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Originala nomo | Γαλάτεια |
Eble sama | Galatea |
Sekso | ina |
Patro | Nereo |
Patrino | Doris |
Kunulo | Polifemo • Aciso |
Infanoj | Illyrius • Keltos |
Galateo (latine Galatea) estas en helena mitologio filino de mara dio Nereo, do ŝi estas unu el Nereidinoj.
Akiso kaj Galateo
[redakti | redakti fonton]Ŝi reciprokis amon de belaspekta junulo nomata Aciso. Sed Galateo plaĉis ankaŭ al grandega malbela unuokula giganto Polifemo. Li ekamis ŝin senespere kaj sekrete sekvis ŝin.
Kiam foje sidis la belaj geamantoj sur mara bordo kaj tenere interparolis, ĵaluzo de Polifemo eksplodis kaj kontraŭ la duopo li furioze ĵetis grandegan ŝtonon. Galateo eskapis senvunde, sed Acison la ŝtonego dispremis. Elfluanta sango turniĝis en kristalece klaran rivereton, kiu ĝis nun portas sur Sicilio nomon Fiume d´Iaci.
Reflekto en arto
[redakti | redakti fonton]Okazaĵo de amo de Aciso kaj Galateo estis preferata temo de vidartistoj kaj komponistoj, precipe dum rokoka kaj baroka epokoj.
- fama estas bildo Galateo, de Rafaelo Sanzio, el la jaro 1514, deponita en Vilao Farnesina, Romo
- bildo Aciso kaj Galateo de Claude Lorrain el la jaro 1657 estas deponita en Dresdena galerio
- kaj bildo Galateo de Francesco Albani (ĉirkaŭ la jaro 1650)
- opero de Jean-Baptiste Lully Aciso kaj Galateo
- opero de Georg Friedrich Händel Acis and Galatea, antaŭ nelonge belege interpretita en "Reĝa Operdomo" (Royal Opera House), Covent Garden kvartalo de Londono dum marto kaj aprilo 2009.
Eksteraj referencoj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gelateia en la ĉeĥa Vikipedio.