Gambaga muŝkaptulo
Gambaga muŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Muscicapa gambagae (Alexander, 1901) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Gambaga muŝkaptulo (Muscicapa gambagae) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de ties plej tipa genro nome Muscicapa.
Ĝi formas superspecion kun la Griza muŝkaptulo, M. striata, kaj foje estas konsiderataj kiel samspecifa. Ĝi estas monotipa, sen subspecioj.
Ĝi loĝas en izolitaj areoj de Centra Afriko nome en Liberio, Centra Malio, Nordorienta Eburbordo, Norda Ganao, Norda Togolando, Burkino, Centra kaj Orienta Niĝerio, Norda Kameruno, Suda Ĉado, Okcidenta kaj Suda Sudano, Okcidenta Etiopio, Nordokcidenta Somalio (Monto Ŭagar), malproksima Nordorienta DRKongo (Aba, Dramba), Ugando (Budongo, Gula, Labvor), Kenjo kaj trans la Ruĝa Maro en Azio en Sudokcidenta Arabio (Hejaz suden ĝis Adeno) kaj Jemeno.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, seka savano kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Muscicapa gambagae. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.