Gare de la Bastille
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bastille, Bastille (pariza metrostacio), Operejo Bastille kaj Placo Bastille. |
Gare de la Bastille | |||
---|---|---|---|
Gare de la Bastille en la 1980-aj jaroj
| |||
fervoja stacidomo • pereinta konstruaĵo • fantoma metrostacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 12-a | ||
Geografia situo | 48° 51′ 9″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)48.85252.3705Koordinatoj: 48° 51′ 9″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo) | ||
| |||
Historio | |||
Malfermo | 22-a de septembro 1859 | ||
Fermo | 15-a de decembro 1969 | ||
Arkitekto | François-Alexis Cendrier | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | "Chemins de fer de l'Est" (1859-1938) SNCF (1938-1969) | ||
Trajno-linio | Vincennes | ||
Gare de la Bastille (france Gare de Paris-Bastille) estis stacidomo en Parizo. La stacidomo estis malfermita en 1859 kaj servis kiel kapostacio de la 55 km-longa linio al Vincennes kaj Verneuil-l'Étang. La linio estis malfermita nur por priservi la Fortikaĵon de Vincennes, kaj estis plilongigita al La Varenne-Saint-Hilaire kaj poste al Brie-Comte-Robert. La linio fine atingis Verneuil-l'Étang en 1892, kaj estis konektita al la linio de Mulhouse. Parto de la linio estis inkluzivita en la RER A la 14-an de decembro 1969. La stacidomo estis malkonstruita en 1984 por ke Operejo Bastille povu esti konstruita.
Gare de Vincennes
[redakti | redakti fonton]Estis surskribite «CHEMIN DE FER DE VINCENNES» (Fervojo de Vincennes) sur la fasado de la stacidomo, kaj oni unue referencis al ĝi per la nomo Gare de Vincennes (Stacidomo de Vincennes), kiel atestas malnovaj dokumentoj.
-
Mapo de Parizo (1920)
-
Poŝtkarto: PARIS - Gare de Vincennes
-
Poŝtkarto (detalo)