Grizdorsa petrelo
Grizdorsa petrelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grizdorsa petrelo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Garrodia nereis (Gould, 1841) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Grizdorsa petrelo (Garrodia nereis) estas specio de marbirdo de la familio de Hidrobatedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Garrodia kiu ricevis genran nomon fare de William Alexander Forbes en 1881 laŭ Alfred Henry Garrod, dum la specia priskribo estas aludo al la Nereidinoj, nome marnimfoj de la Greka mitologio.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Antarkto, Argentino, Aŭstralio (Makvora Insulo), Ĉilio, Falklandoj, Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj (Krozet-Insuloj kaj Kergelenoj), Novzelando (Aŭklandoj kaj Chatham-insularo), Sankta Heleno, Sudafriko, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, kaj la Insulo Gough. Ties natura habitato estas malferma maro.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri malgranda petrelo 16 ĝis 19 cm longa kun 12,4 ĝis 14 cm de flugillongo kaj 39 cm de enverguro. Ili pezas el 21 al 44 g. Diference de la ŝtormopetreloj de la genro Oceanites, tiu ĉi petrelo havas pli ampleksan blankan areon en vosto (escepte fina bordo), pugo, dorso kaj komence de flugiloj, el kio venas la komuna nomo. Same ĝi havas blankajn subajn partojn (escepte la kapo).
Kiel ĉe aliaj ŝtormopetreloj, ankaŭ tiu ĉi specio piediras (pladumas) sur la akva surfaco dum serĉas manĝaĵon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Garrodia nereis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj Elŝutita la 24an de Julio 2007.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Hadoram Shirihai: A Complete Guide to Antarctic Wildlife - The Birds and Marine Mammals of the Antarctic Continent and Southern Ocean, Alula Press, Degerby 2002, ISBN 951-98947-0-5
- Robin kaj Anne Woods: Atlas of Breeding Birds of the Falkland Islands, Anthony Nelson, Shorpshire 1997, ISBN 0904614-60-3
|