Gaskuŝejo
Gaskuŝejo estas natura amasiĝo de natura gaso en hidrokarbona kaptujo, formita de tavolo-kolektujo kaj kovrilo el nepenetreblaj rokaĵoj. Ĝi estas ligita al porecaj, fendecaj, kavernecaj rokaĵoj (gnejsoj, aleŭrolitoj, kalkoŝtonoj ktp).
Gaskuŝejoj estas klasifikataj surbaze de ecoj de la gaso, ekspluata reĝimo kaj kuŝkondiĉoj.
Laŭ la kuŝkondiĉoj oni klasifikas ilin kiel:
- la tavolaj: volbaj, ekranigitaj (litologie, stratigrafie, tektone);
- masivaj;
- litologie limigitaj.
Ĉefaj parametroj de gaskuŝejo estas: tavolpremo, alteco de gasakva kontakto, etaĝo de gasenhavo (ĝenerala gasohava dikeco), situo de la interna kaj ekstera konturoj de gasohava areo.
Krom la ĝenerala gasohava dikeco ekzistas ankaŭ la efika gasohava dikeco, kiu estas komprenata kiel la ĝenerala gasohava dikeco sen kalkuli senproduktivajn intertavolojn (ekzemple la argilajn).
Gaskuŝejo povas esti granda de kelkmil ĝis kelkaj trilionoj da kubaj metroj da gaso.
Tuto de gaskuŝejoj, ligitaj al la sama tereno kaj subigitaj al la sama tektonika strukturo, formas gasminejon[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [2004] Р. И. Вяхирев: Газовая залежь // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 71. ISBN 5-85270-327-3.