Gasohidrata kuŝejo
Aspekto
Gasohidrata kuŝejo estas sola amasiĝo de gasohidratoj en sedimenta kapoto de la terkrusto.
La gasohidratoj en tiaj minejoj estas tre malmulte moveblaj eĉ se tavolakvo aktive migradas. Malsupre ĝi kontaktas al planduma aŭ flanka akvo, libera gasokondensata aŭ nafta kuŝejo. Supre ĝi kontaktas liberan gaskuŝejon, gasonepenetreblajn tavolojn, liberan akvon (en oceania akvaro).
Intenseco de la formiĝo aŭ detruiĝo de la gasohidrataj kuŝejoj dependas de:
- rapideco de la ŝanĝoj de la termodinamikaj kondiĉoj en la sekco de sedimentaj rokaĵoj;
- ĉeesto de liberaj hidrokarbonoj en la zono de faza transiro;
- alteco de gasosaturiĝo de tavolakvo, kiu kontaktas la zonon de faza transiro;
- rapideco de migrado de tiu tavolakvo.
Laŭ prognozoj kondiĉoj por formiĝo de la gasohidrataj kuŝejoj ekzistas en areo ĝis 40 milionoj da km².
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- [2004] Р. И. Вяхирев: Газогидратная залежь // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 95. ISBN 5-85270-327-3.